Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Jam la 10-a BIERo!

Jam la 10-a BIERo

estas malantaŭ ni. Atendis nin jam preskaŭ tradicia, multkolora internacia semajnfino, ĉi-foje okazante inter la 7-a kaj 9-a de oktobro en Turnov. Partoprenantoj venis precipe el Ĉeĥio kaj Germanio, kaj ankaŭ el Hungario kaj Slovakio.

gif1

Post enloĝiĝo en hejmeca restejo kaj bonveniga biero por frupagantoj ni pasigis la vesperon en loka restoracio. Drinkante bongustajn, speciale freŝlupolajn bierojn ni havis abundan tempon interparoli esperante. Komplitigis la programon por BIERoj tradicia, tre serioza plurelekta demandaro kaj poŝtkarta bildopuzlo. Post vespermanĝo ni laŭplaĉe renkontiĝis en resteja salono, kie eblis plue babili, frandi, drinki, dronigi ursojn aŭ trinki teon en ĉarma gufujeto.V (11)

Sabate – kaj ankaŭ dimanĉe – matene satigis nin vasta matenmanĝo – ankaŭ tio estas tradicio por BIERoj, ke ĉiu partoprenanto kontribuas bongustaĵojn al komuna tablego, tiel ke fine sin prezentas tre riĉa elekto de matenmanĝaĵoj.

Tre interesa kaj sciiga programero estis la vizito de la sinagogo. Nia sperta interpretisto Pavol por ni tradukis ĉiujn informojn pri tiu konstruaĵo, kiu feliĉe ne estis detruita dum dua mondmilito, ĉar ĝin bone kaŝas la ĉirkaŭaĵo.

gif-sinagogo

Koron de la programo formis post fulmrapide servita tagmanĝo gvidado tra la bierproduktejo de Svijany. Tiu sufiĉe granda bierfabriko konsistas el modernaj aparatoj, kaj tamen ni rajtis vidi tre multe: kie estas biero kuirata, kiel gustas malto kaj kunpremita, sekigita lupolo, kiel la biero ŝaŭme fermentas, kie la biero ripozas en grandaj kelaj bareloj. La sperta BIERo-tradukisto Vít nin ebligis kompreni ĉion esperante. La biero kiun ni gustumis tie rekte el kuŝbarelo ne estis la plej eminenta (laŭ mi tio estis en Žatec dum 2-a BIERo), tamen tre bona, ni tre ĝuis ĝin.

gif-pivovar

Ĉar okazis la 10-a BIERo, surprize ni manĝis esperantajn tortojn kaj tostis ŝaŭmvine – ĝuste tiam, kiam ekstere pluvis, ni tiel pasigis belan tempon en seka sukeraĵejo kaj festis grandan datrevenon de niaj ŝatataj E-mentalaj aranĝoj.

V (148)

Dimanĉe ni vizitis kaj eksciis multe pri la apuda kastelo Hrubý Rohozec. Jam la vojo tien estis bele – tra naturo, suprenirante longan ŝtuparon. Eĉ neesperantistaj germanoj, kiuj partoprenis la gvidadon kun ni, tie bone komprenis esperantajn klarigojn 🙂

1069095-554680

Grandan dankon al la teamo de E-mental’, speciale al Vlasta, kiu tre diligente ĉion precize organizis, tiel ke eblis havi tiom belan esperantan semajnfinon kun bonaj esperantaj amikoj!

gif3

Raportis Thomas

Fotoj Lars kaj Vlasta

2016-10-13 je la 16:29

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 10-an de aprilo 2024 Temo: VERDO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress