Prago ĉi semajne
žtr

Gulaŝo

60 dkg bovaĵo (povas esti alia viando)

30 dkg cepo

2 karotoj

1 granda radiko de petroselo

1 tubercelerio

40 dkg terpomo

1  kulereto da ruĝa pipro (papriko)

1/2 kulereto da akra ruĝa pipro (papriko)

1 kulero da salo

1/2 kulereto da muelita kumino

1 tomato

1 kapsiko

3 pecetoj da ajlo

2 kuleroj da grasaĵo (ekzemple oleo)

kelke da frondoj da verda petroselo

speciala pastaĵo

 

Cepojn tranĉu je malgrandaj pecetoj, ankaŭ la viandon tranĉu je ĉirkaŭ 2 cm grandaj pecetoj.

cepo-viando

Varmigu en poto grasaĵon aŭ oleon, enmetun cepon

kaj kiam ĝi komencas ruĝiĝi, aldonu la ruĝan pipron (paprikon)

papriko-laŭro

Enmetu ankaŭ la viandon kaj iomete rostu.

Aldonu ajlon,  salon, tranĉitan tomaton kaj kapsikon, laŭron.

ajlo-tomato-kapsiko

Enverŝu akvon – proksimume 3 litroj –  kaj kuiru ĉirkaŭ 90 minutojn.

Poste enmetu senŝeligitajn terpomojn distranĉitajn je malgrandaj pecoj, la petroselon kaj petroselradikon.

terpomo-petroselo-petroselo

Aldonu tranĉitan karoton, foliojn de celerio kaj tranĉitan celerion.

karoto-celerio-celerio

Kuiru ĉirkaŭ 50 minutoj.

 

Dume vi povas prepari la pastaĵon:

1 ovo

80 g tritika milde muelita faruno

1 kulereto da salo

En la farunon metu ovon kaj salon kaj miksu.

Per farunitaj fingroj pinĉu pecetojn.

1372872_10201268266523169_1672296744_n

 Enmetu pecetojn de la pastaĵo en la gulaŝon kaj kuiru ankoraŭ dum 10 minutoj.

1232360_10201260685533649_886747827_n

Éva

2017-10-24 je la 18:20

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress