Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
fos
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Helpu helpi 2018

Venu kun ni jam la kvinan fojon subteni menshandikapulojn

kaj samtempe fari reklamon por

Esperanto!

www.GIFCreator.me_dvEAWD

Pasintjare ni sukcesis kolekti monon por 33 brikoj (dum ĉiuj jaroj ni kolektis monon por 130)!!!  Dank’ al tio povis esti meze de Prago de malproksime videblaj Esperantaj skribaĵoj dum multaj tagoj.

“Projekto BRIKO” (ĉeĥe “Akce cihla”), ekzistas jam dek naŭ jarojn. Ĝi sukcese helpas al menshandikapuloj integriĝi, ĝi kreas por ili stud- kaj labortrejnadcentrojn.

La subtenon eblas fari pere de aĉeto de briko(j), sur kiu(j) oni povas desegni aŭ skribi laŭplaĉe kaj poste la brikoj estas enmetitaj en simbolan muron, kiu staras ĝuste en tre vigla parto de Prago, kie kaj enlandanoj kaj eksterlandaj turistoj multnombre promenadas.

 

Kiam okazos la aranĝo?

La 27-an de majo 2018 je la 10.30

Kunvenloko: Prago, Havířská 2 – antaŭ ludilvendejo Sparkys


Kion kunporti? Entuziasmon, ĝojon, kaj monon! 

Unu briko kostas 150, – kronojn / 6 EUR

Se vi ne povas subteni mone, vi tamen venu kaj helpu desegni kaj plibonigi la etoson!!!!

Se vi hazarde ne povas veni, sed vi volus subteni, vi povas sendi la monon al la konto 35-8928170257/0100 – al pago alskribu vorton Briko kaj vian nomon (se vi ne volas estis sekreta donacanto). Por pagi  el eksterlando, uzu konton de nia peranto A. Münchow, iban: DE36 2011 0022 3015 3560 74  bic: PBNKDEFF. Aŭ vi povas skribi al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz por interkonsenti, kiel transdoni la kontribuaĵon.

2018-03-15 je la 18:03

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 13-an de marto 2024 Temo: DORSO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress