Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
fos
E-mental’ ĉe socialaj retoj

20 jaroj de E-mental´!!!

La 5-an de majo 1998 kunvenis kelke da pragaj esperantistoj, kiuj je la 19.15 oficiale fondis klubon E-mental´!

De komenca malgranda grupeto fariĝis E-mental´ klubo kun preskaŭ 50 E-parolantaj membroj kaj kun vico da favorantoj.

Dum la jaroj okazis:

Pli ol 300 regulaj kunvenoj kun diversspecaj temoj

18x aranĝo VIANDO

17x aranĝo BESTĜARDENO

19x aranĝo KRISTNASKO

11 PIKNIKOJ EN SAKSIO

13x aranĝo BIERo

4x  aranĝo KOLBASUMADO EN SAKSIO

5x aranĝo LOKŜUMADO EN BRATSLAVO

16x aranĝo TOSTO POR ZAMĈJO

5x aranĝo HELPU HELPI

kaj aranĝoj PISO, SERE, SELE, ZAMENHOFTAGOJ,  KURO POR “PARAPLE”, SKATOLO DE ŜUOJ…

Dankon al ĉiuj membroj, kiuj kreis bonegan atmosferon dum ĉiuj aranĝoj, kiuj kaj aktive kaj pasive partoprenadis, al ĉiuj , kiuj ne hezitis helpi kun organizado, al ĉiuj, kiuj aktive partoprenadis karitatajn projektojn, dankon al ĉiuj subtenantoj!

E-mentalanoj  jam ĉi merkrede vigle festis la gravan datrevenon!

Ankaŭ vi festu nian naskiĝtagon!

Ankaŭ vi ĝuu la vivon!

2018-05-04 je la 11:13

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 13-an de marto 2024 Temo: DORSO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress