Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
fos
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Kuro por “Paraple”

Partoprenu kun ni karitatan projekton “Běh pro Paraple“ kaj faru samtempe reklamon de Esperanto.

beh_pro_paraple_2Paraple estas karitata organizo, kiu helpas al homoj kun damaĝita spina medolo. Ĝi klopodas plibonigi kaj plifaciligi ilian psikan kaj korpan staton kaj atingi ilian plejeblan memstarecon. 

Kiam? La 10-an de junio 2018

Kie: Parko Ladronka, Prago

Kunveno: 12.30 – tramhaltejo Vypich (tram 22, 25 )

Kion ni faros?

– kiu volos, tiu povos partopreni simbolan 100-metran “kuron”

– kiu volos, tiu povos partopreni  5-kilometran kuron

– ĉiuj aliaj povas voĉ-subteni kurantojn, foti…

– antaŭ kaj post la kuroj ni povas ĝui kulturan programon, pikniki, babili….

 

  1. Se vi planas partopreni la 5-kilometran kuron, jam nun vi povas registriĝi.
  2. Ne hezitu kunporti ion por pikniko, iun tukon por sidiĝi kaj Esperantaĵojn (flagojn, flagetojn, flugfoliojn, T-ĉemizojn…)
  3. Se vi venos malplifrue, telefonu 605 449 502.

Kia estis pasintjara “Kuro por “Paraple”?

2018-05-22 je la 17:18

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 13-an de marto 2024 Temo: DORSO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress