Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
bes
Ne malridu!
42707303_10210387174355904_3673941975918182400_n
E-mental’ ĉe socialaj retoj

12-a E-mentala pikniko

12-a E-mentala pikniko
la 24-an de junio 2018
Bärensteine

 

Atendas vin promeno el Wehlen al Bärensteine tra roka vojo, bunta pikniko, kafumado
kaj precipe momentoj kun bonaj amikoj.
– – –
Kunveno: Wehlen – stacidomo – 9.30 (aŭ post alveno de esperantistoj el Prago) ĉe biletvendejo

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi de Prago, estas kunveno je la 6.30 en ĉefa praga stacidomo ĉe biletvendejo.

Vojaĝbileto:  Por vojaĝo eblas uzi favorprezan bileton LABE-ELBE. Kun unu bileto povas vojaĝi 2-5 personoj dum tuta tago kaj ĝi kostas 560 Kč. Tiu, kiu vojaĝos de Prago, devos aĉeti bileton Prago-Hněvice, de kie poste validas jam menciita bileto LABE-ELBE.

Trajnvojaĝo de Prago:

Praha 6.51– Děčín 7. 32

Děčín 8. 41 – Bad Schandau 9.10

Bad Schandau 9.15 – Wehlen 9.28

Kion kunporti? Bonajn promenŝuojn, bonan humoron kaj kompreneble ion por kontribui al la granda pikniko!!!

Se estos pluva vetero kaj ne taŭgos promeni en naturo, estos kiel anstataŭa programo vizito de iu urbo aŭ urbeto – laŭ interkonsento)

Reveno estos laŭ decido de partoprenantoj!

Se vi planas  partopreni, skribu al pismis@volny.cz, por ke ni povu interkonsenti pri la aĉeto de la biletoj! Same skribu, se vi havas iujn demandojn!

29. 5. 2018 je la 14:26

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Bovolu plenigi ĝustan numeron (per ciferoj). *

Serĉi
Venonta kunveno
La 31-an de oktobro 2018 Temo: GALAPAGOJ Se vi volas partopreni, skribu por pli detalaj informoj al: e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress