Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
fos
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Esperantistoj denove kuris por “Paraple”

La membroj de Emental´ partoprenis la karitatan aranĝon “Kuro por Paraple”, kiu okazis dimanĉe la 10-an de junio 2018 en Prago. 

La projekto “Paraple” helpas al homoj kun paraplegio kaj informas publikon pri ilia vivo. La kuro okazis ĉijare jam la 19-an fojon kaj pragaj esperantistoj partoprenis jam la duan fojon.

 

 Ni kuris simbolan 100-metran kuron kun granda flago.

Tomasz denove partoprenis 5-kilometran kuron…

…kaj celon li atingis en la unua deko de partoprenantoj

kaj kun flago en mano.

 

Komuna foto kun ĉefa organizanto Zdeněk Svěrák, kiu estas honora membro de E-mental´.

Estis bele helpi, sed ankaŭ kune travivita posttagmezo ĝojigis ĉiujn partoprenantojn!

Venontjare ni certe partoprenos denove!

Ĉu vi iros kun ni?

 

2018-06-11 je la 13:31

Komentoj

  1. Helena 2018-06-11 je 19:01 skribis

    Certe mi iros!!!

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 13-an de marto 2024 Temo: DORSO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress