Prago ĉi semajne
žtr

Hořice

Mia ŝatata loko estas la urbo, kie mi naskiĝis kaj travivis mian infanaĝon kaj kien mi regule revenas – por viziti miajn gepatrojn, por bicikli, promeni tra la ĉirkauajo.

Jes, temas pri HOŘICE sub la montaro Krkonoše …. Hořice estas ankaŭ nomata kiel la urbo de skulpt-beleco. En ĉirkaŭaĵo troviĝas speciala sablo-ŝtonaro (nomata sabloŝtonaro de Hořice, hořický pískovec). Jam fine de la 19-a jarcento ĝi estis minita kaj uzita por ne grandaj statuoj (ekz. surtombaj statuoj, enĝardenaj statuoj, ĝardenaj benkoj kaj tabloj). En ĉiirkauaĵo de la urbo troviĝas ĉirkaŭ 150 historiaj surteraj minejoj.

Raimanův lom I

En la jaro 1884 estis fondita Skulptura mezlernejo kiu proponas akiri unikajn konojn – kunmeto de teknikaj scipovoj (ŝton-minado, prilaboro de ŝtonoj) kun desegno-talento (skulptado).

Kiam mi vizitadis mezlernejon (ĝenerala mezlernejo) en Hořice, en paralela klaso en Skulptura lernejo studis entute 7 estontaj art-skulptistoj el tuta Ĉeĥoslovakio. En pli ĝenerala klaso (skulptista klaso) studis ĉirkau 30 junuloj (tio estis ĝenerala nombro de studentoj en unu klaso).

Dílna - Šárka

Tiu ĉi lernejo dum sia ekzisto studigis multajn estont-famajn skulptistojn kaj influis skulptarton en nia lando.

Ekde la jaro 1966 okazas en Hořice Skulpt-simopozioj en estinta sablo-ŝtona minejo kie kuniras skulptistoj en diversaj landoj kaj subĉiele laboras je propraj statuoj. Do, la urbo estas plena da sablo-ŝtonaj statuoj de diversa aĝo.

Kontinuo: venonte – post mia denova vizito de Hořice vi trovos en tiu ĉi loko fotojn de lokaj statuoj de diversa grandeco kaj aĝo.

hoř

                                                                                                                                                      Lucie

2013-05-17 je la 17:21

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress