Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

HELPU HELPI 2019

HELPU HELPI 2019

la 24-an de julio 2019

Praha

Venu kun ni jam la sesan fojon subteni menshandikapulojn

kaj samtempe fari reklamon por

Esperanto!

Pasintjare ni sukcesis kolekti monon por 37 brikoj kaj dum ĉiuj jaroj ni entute kolektis monon por 167 brikoj!  Dank’ al tio povis esti meze de Prago de malproksime videblaj Esperantaj skribaĵoj dum multaj tagoj.

“Projekto BRIKO” (ĉeĥe “Akce cihla”), ekzistas jam dudek jarojn. Ĝi sukcese helpas al menshandikapuloj integriĝi, ĝi kreas por ili stud- kaj labortrejnadcentrojn.

La subtenon eblas fari pere de aĉeto de briko(j), sur kiu(j) oni povas desegni aŭ skribi laŭplaĉe kaj poste la brikoj estas enmetitaj en simbolan muron, kiu staras ĝuste en tre vigla parto de Prago, kie kaj enlandanoj kaj eksterlandaj turistoj multnombre promenadas.

La 24-an de julio 2019 je la 18.00

Kunvenloko: Havířská 2 – antaŭ ludilvendejo Sparkys


Kion kunporti? Entuziasmon, ĝojon, kaj monon! 

Unu briko kostas 180,- kronojn / 7 EUR

Se vi ne povas subteni mone, vi tamen venu kaj helpu desegni kaj plibonigi la etoson!!!!

Se vi hazarde ne povas veni, sed vi volus subteni, vi povas sendi la monon al la kontoj:

35-8928170257/0100  (por pagi per kronoj)


IBAN: GB28 REVO 0099 7013 0310 37
BIC: REVOGB21
Nomo: Vlasta Pištíková
(por pagi kaj per kronoj kaj per EURoj)
 
al pago alskribu vorton Briko kaj vian nomon (se vi ne volas esti sekreta donacanto).

Aŭ vi povas skribi al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz por interkonsenti, kiel transdoni la kontribuaĵon.

  • Post la desegnado estas planata komuna tagmanĝo – loko estos precizigita.
  • Por modestaj eksterpragaj partoprenantoj eblas proponi tranoktadon en propra dormosako, al aliaj ni povas helpi trovi loĝigon.

 

2019-05-16 je la 10:58

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 10-an de aprilo 2024 Temo: VERDO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress