Prago ĉi semajne
žtr

Beleco kaj utileco

Se vi posedus iom da tero, kion vi farus?

Vi preferus planti laktukon aŭ florojn? Vi plantus belaĵojn aŭ manĝaĵon? Ofte oni konsideras ke tio, kio estas bela estas senutile, senpraktika celo; kaj ofte la utilaĵoj estas malbelaj, ĉu ne?

Mi rakontos al vi la konflikto inter sinjoro X kaj sinjoro Y.

Sinjoro X estas posedanto de domo ene de kiu loĝas sinjoro Y. Temas pri bela domo en kamparo, longe de la asfalto, de la aŭtomobilbruo kaj de ĝia polucio.

Ĉiumonate, sinjoro X iras ĉe sinjoro Y enkasigi la lupagon. Kaj, ĉiufoje, la posedanto – post la enkasigo – riproĉas kaj konsilas la luanton per similaj vortoj: “Nu! Vi daŭre plantis laktukon en la bedo! Bonvolu planti iajn florojn! Ili plibeligas la bedon!”.

Sinjoro Y, kapjesante per pendanta kapo, teren la rigardo, ĉiu fojo promesas al sinjoro X, ke sendube venontmonate li trovos rozojn, lekantojn kaj lilakojn anstataŭ laktuko.

Aŭdite la promesojn, sinjoro X rehejmiĝas. Tuj sinjoro X iras plendi ĉe sia najbarino, sinjorino Z: “Kara sinjorino, kion mi devas fari? Mi ne ŝatas manĝi florojn! Mi nur ŝatas laktukon!”.

Fino de la anedktoto.

Bone, kion vi opinias? Laŭ mi ofte oni konfuzas la utilecon kun la manko da beleco, ĉar ankaŭ lektuko estas bela krom utila, ĉu ne? Aŭ nia rigardo estas tiom malsaĝa ke ĝi ne povas rekoni la belecon en la utileco?

Andrea.it

2013-05-21 je la 14:56

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress