Prago ĉi semajne
žtr

Februarbraĝoj

Jorge Camacho

Ferkapa pap’ abdikis, somero antipodas,

la Teron preterflugas sen tuŝ’ asteroido,

rusan ĉielon sagas en flama fal’ bolido,

masakras homoj homojn, plia milit’ eksplodas.

 

La mondon de la homoj la homa mond’ erodas.

Ĉu regas nin kanajloj, ĉu mono kaj avido –

ĉirkaŭas nin mizero, perforto kaj perfido,

dum feble homajn korpojn kaduko jam korodas.

 

Kaduko en la ĉeloj, inside kaj konstante,

kaj ankaŭ en ĉi farso de maskoj karapacaj,

de bestoj dupiede senharaj kaj grimacaj.

 

Ho, se (anstataŭ homi) ni starus arbe, plante,

ne kun fortik’ de kverkoj aŭ rezistem’ de pinoj

sed kun karese volva verdeco de anzinoj!

 

jorge-cmacho-en-la-profundo-mediumJorge

2013-06-18 je la 14:16

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress