Prago ĉi semajne
žtr

Bicikle sub la akvo, ĉu?!

Ĉu vi iam provis bicikli sub la akvo? Certe ne. Eble nur, se vi vizitis Antverpenon kun ĝiaj tuneloj sub la riveron Schelde. Trans la rivero staras neniu ponto kaj alian bordon oni povas atingi sekpiede nur per unu el tri tuneloj aŭ per la ŝipeto.

Sint-Annatunnel  estis konstruita en jaroj  1931-1933 kaj estas longa 572 m. Eble vi havos problemon kun serĉado de la enirejo, ĉar enira domo aspektas kiel la malnova urba/teknika konstruaĵo . Atentigas vin nur  grupeto de biciklistoj, atendanta eniron en la grandvolumenan lifton, kiu tute senbrue kaj glate subterigos vin en profudaĵon 31 m. Por piedirantoj servas rulŝtuparoj.

tunel

tunn

tunnn


Zvětšit mapu

Andrea

2013-07-15 je la 17:00

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress