Prago ĉi semajne
žtr

Apro en stratoj de ĉefurbo

En centro de Prago oni povis vidi interesan spektaklon! Subite tie aperis sovaĝa porko!!! De rivera insulo ĝi alnaĝis al centra parto de la urbo. Kuregis tra stratoj, disrompis vitraĵon ĉe hotelo Hilton kaj kuris plue. Dumvoje ĝi danĝerigis ĉirkaŭirantajn homojn, preskaŭ atakita estis virino kun infanĉareto. Alvokitaj policanoj klopodis kapti la apron, sed ĝi sukcesis kelkfoje fuĝi al ili, kvankam ili jam estis tre proksime al ĝi, kaj daŭre ĝi kuris al aliaj urbopartoj. Fine la apro trifoje atakis unu policanon, kiu kuraĝe poste sukcesis haltigi ĝin kaj aliaj policanoj malmovigis ĝin. Por trankviligi la apron devis poste venintaj bestkuracistoj uzi tri dormigajn injektojn.

 

 


Zvětšit mapu

Vlasta

2013-07-16 je la 16:28

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress