Prago ĉi semajne
žtr

Giganta akvario

Ĉu vi sciis, ke la plej granda dolĉakva akvario en Eŭropo troviĝas en ĉeĥa urbo Hradec Králové? Ĝi simulas akvon de tropikzono de Suda kaj Meza Ameriko kaj vivas en ĝi pli ol 40 specoj de fiŝoj. Se ni kalkulus ĉiujn, ni finkalkulus ĉirkaŭ 500 da plenkreskaj fiŝoj kaj miloj da fiŝidoj. La plej okulfrapaj fiŝoj estas unu metron grandaj fiŝoj Colossoma Serrasalmidae, kiuj pezas 23 kg. Tio estas herbomanĝaj piranjoj. En la akvario vivas ankaŭ kelkaj eĉ vivdanĝeraj fiŝoj, precipe rajoj. La fiŝoj (inkluzive de tiea rajino Agata) estas nutiraj tiel, ke subakviĝisto eniras la akvarion kaj disdonadas la nutraĵon ĝuste en buŝojn de la fiŝoj. Ĉiuĵaŭde tio okazas eĉ antaŭ la okuloj de vizitantoj. Kiel jam dirite, la rajo estas vivdanĝera besto, do la subakviĝisto devas esti ege atentema. Ni deziras al li, ke la feliĉo neniam lin rifuzu. Ne estus bela travivaĵo por vizitantoj vidi, kiel la rajino venkas la subakviĝiston…

Obri_akvarium

_LB_0371

DSCF2866

                                       

Zvětšit mapu  

  Dan

2013-09-21 je la 11:42

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress