Prago ĉi semajne
žtr

Prostějov

Jam en la jaro 1141 estas la unua aludo pri la urbo meze de Moravio kun preskaŭ kvindek mil loĝantoj. Kelke da eminentuloj devenas el la urbo kun antaŭe tre multnombra juda komunumo. Ekzemple Otto Wichterle – monda inventisto de kontaktlensoj, Matěj Rejsek – konstrumastro de Prašná brána en Prago, Jiří Wolker – vivlaca poetisto de labora klaso, devenanta el riĉa bankestra familio, tenistino Petra Kvitová aŭ mondmodelino Pavlína Pořízková.

Ekde 40-aj jaroj de la lasta jarcento la urbo konstruis sian privilegiitan pozicion en Aŭstrio-Hungario en produktado de teksaĵa konfekcio.

Arĥitekte Prostějov okupas specialan lokon en historio de ĉeĥa kaj moravia arĥitekturo. Ĝi estas vere ununura malpli granda urbo, kies arĥitektura riĉeco estis sisteme valorigita per lokaj arĥitektoj dum la unua duono de la dudeka jarcento.

Kvankam verŝajne neniu monumento eniros baldaŭ en la liston de monda heredaĵo de UNESKO kiel proksima kolono de Triunuo en Olomouc aŭ vilao Tugendhat en Brno, tamen la urbo estas rigardinda. Certe vizitindas secesia Národní dům (Nacia domo) el jaro 1907 kun teatrejo, restoracio kaj kafejo, monaĥeja preĝejo de Sankta Johano el Nepomuk, secesia maŝinkonstruadejo Wikov, kelke da funkcionalismaj vilaoj de lokaj fabrikposedantoj  kaj kompreneble trarigardo de belegaj domoj en Placo de T. G. Masaryk, kies originaj posedantoj jam ripozas en same belegaj tomboj de ĉi tiea tombejo.

prostějov

Placo de T. G. Masaryk

prostějov-observejo

Astronomia observejo

Divadlo_(Prostějov-_czech_republic)

Secesia Nacia domo

Mariansky_morovy_sloup_v_Prostejove

Baroka pestokolono


Pligrandigi mapon

Andrea

2013-12-10 je la 17:22

Komentoj

  1. kristoforo 2013-12-18 je 20:14 skribis

    Antau jaroj dum Esperanta arangxo”Ora pola autuno”Mi ekkonis tre belan kaj simpatian knabinon el Moravio Anicxka Machova.Bedaurinde mi ie perdis sxian adreson.Eble iu konas sxi??BONVOLU TRANSDONU AL SXI MIAN RETADRESON!
    KRISTOFORO EL GDAŃSK.

  2. Andrea Zlatá 2014-01-09 je 18:02 skribis

    Bedaŭrinde, mi ne konas vian amikinon, sed mi demandos gesamideanojn. Andrea

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress