Prago ĉi semajne
žtr

Tapirido

En praga bestĝardeno naskiĝis la 19-an de majo 2015  ido de tapiro sudamerika. La tapirido estas ĉarma knabeto kun stria pelteto. tap

La patrino estas 15-jaraĝa tapirino Ivana kaj la patro 12-jaraĝa tapiro Tex.

10406606_10152716009037581_7878942232054495805_n

La ido naskiĝis rapide kaj senprobleme kaj la patrino tuj komencis zorgi pri ĝi.10985399_10152716008842581_1141900266385058289_n

La patro Tex estas tre fiksita al  Ivana kaj pro tio laboristoj de la bestĝardeno decidis, ke ĉiuj post la nasko restos en komuna ejo. La patro dekomence kondutas al la ido tre trankvile.11218999_10152716009122581_3591507717596300774_n

Ivana jam antaŭe sukcese naskis du idojn, kiuj bonafartas kaj ŝajnas, ke ankaŭ ĉi foje ĉio estos en ordo.

10404446_10152716008852581_961895240818241763_n

Vlasta

2015-05-22 je la 13:20

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress