Prago ĉi semajne
žtr

Kiel vivas pingvenoj en praga bestĝardeno?

Se vi volas vidi, kion ĝuste nun faras  pingvenoj en Prago,  rigardu!

De la oka matene ĝis la oka vespere (mezeŭropa tempo) vi povas senpaŭze rigardi la pingvenojn kaj proksimume je la 8.20, 11.00, 13.20 a 15.00 eĉ vidi, kiel oni nutras ilin per fiŝoj.

En praga bestĝardeno nuntempe vivas kelkdek da paroj de Humboldta pingveno, kiujn bredistoj ekkonas laŭ punktoj sur ventreto, ĉar ĉiu pingveno havas ilin unikajn same kiel ni havas spurojn de fingroj.

En Prago jam naskiĝis pli ol 150 da idoj kaj la plej aĝa estas nun 21-jara pingveno Milovník (Amanto).

dsc_0882-t1

De la oka vespere ĝis la oka matene (mezeŭropa tempo), kiam pingvenoj dormas, enŝaltiĝas kamerao en  “hejmo” de orikteropoj , kie vivas Kvída kaj Draco, kiuj dormas dumtage kaj nokte revigliĝas.

Vlasta

 

 

2015-07-21 je la 15:22

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress