Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

9-a BIERo

9-a BIERo

Brila Internacia Esperanto-Renkontiĝo

Jihlava

11. – 13. 3. 2016

12058

Inter planataj programeroj estas trarigardo de la urbo, vizito de bierfabriko, grimpado sur turo, ekskurso al subteraj koridoroj, ludoj, testo, bunta kutima matenmanĝegado….

———————

Vendredo la 11-an de marto 2016:

Loĝigo de la 17-a horo – Domov mládeže při SOŠ Matky Boží – Křížová 12

18.30 foriro al restoracio “Dělnický dům”

vespermanĝo, testo, ludoj.

Sabato la 12-an de marto 2016

8.00   komuna matenmanĝo

10.00 – Trarigardo de subteraĵo (kunveno kun gvidanto je la 9.50 en strato  Hluboká 1)

11.00 – Kafumado

12. 00 – Grimpado sur turon (kunveno kun gvidanto je la 11.50 – Masarykovo náměstí 2 )

13.30 Tagmanĝo – restoracio “Pivovarská restaurace”

15.00 Ekskurso al bierfabriko

18.00 vespermanĝo – restoracio “Dělnický dům”

Dimanĉo la 23-an de marto 2016

8.00 komuna matenmanĝo

10.00 Vizito de Prizono

12.00 Tagmanĝo

Forveturo

———————————————–

Kotizo (loĝigo kaj partoprenkotizo):

Pago ĝis la 20-a de februaro:  500,- CZK aŭ 20 EUR.

Pago poste aŭ surloke: 600,- CZK aŭ 24 EUR      

Aliĝilojn sendu kaj informojn pri pagmaniero petu: pismis@volny.cz

__________

Kiel dum la 2-a BIERo, kiel dum la 3-a BIERo, kiel dum la 4-a, 5-a, 6-a, 7-a kaj ankaŭ dum la 8-a BIERo, ni havos  grandajn komunajn matenmanĝojn! Estus bele, se ĉiuj ielmaniere kontribuu, por ke nia matenmanĝo estu denove bunta!

————————————————————–

Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en restoracioj pagas ĉiu mem dum la tuta aranĝo. Same enirbiletojn.

————————————————————–

En la penziono je nia dispono estos malgranda kuirejo kun glaciŝranko, akvoboligilo kaj mikroonda kuirilo. Sed ne estas tie teleroj, tasoj kaj manĝilaroj, do bonvolu kunporti proprajn.

—————————————————————–

Por aŭtoj: Apud penziono estas parkejo (pagenda).  Senpage eblas parki sur proksima placo – Náměstí svobody.

De ĉefa stacidomo indas uzi trolejbuson A aŭ B al haltejo “Masarykovo náměstí horní”. Bileto kostas 16 kronoj.

2016-01-05 je la 16:52

Komentoj

  1. Karel Votoček 2016-01-03 je 11:01 skribis

    Krom la dato kaj loko ne estas skribita io ajn. Mi havas demandon: Ĝis kiam mi devus aliĝi por loĝado kaj manĝado? Kaj kiamaniere?

  2. Vlasta 2016-01-04 je 16:31 skribis

    Informoj aperos post kelke da tagoj. 🙂

  3. Karel Votoček 2016-02-03 je 14:13 skribis

    Do mi vane antaŭĝojis. Mia edzino decidis por la sama tempo libertempi kun mi en Beřichov apud Liberec. Eble venontfoje!
    Salutas ĉiujn Karel

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 24-an de aprilo 2024 Temo: KRUDAĴO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress