Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

PIS

E-mental´
kaj

Praga klubo de ĈEJ

invitas vin al
P I S

                                   Praga internacia semajnfino

9. – 10. 4. 2016

Prague_castle

Venu kun ni ĝui printempan semajnfinon en Prago kun eksterlandaj espreantistoj! PISu kun ni!

Kio atendos vin?

Sabato:

12.00 – kunveno en subirejo de metrohaltejo Jiřího z Poděbrad ĉe gazetvendejo.

Vizito de Kulinaraj tagoj  sur la placo de “Jiřího z Poděbrad”.

5345113-unikatni-fotografie-prahy
14:00 – kunveno en subirejo de metrohaltejo Hradčanská ĉe biletvendejo.
Promeno tra Praga kastelo, Karola ponto kaj Malnovurba placo.

17.00 Restoracio “U Skřetů” – babilado, vespermanĝo, bierumado

Dimanĉo:
12.00 kunveno antaŭ Novoměstská radnice (Karlovo nám. 1)
Vizito de “Nevidebla ekspozicio” ( oni povas provi tie, kiel vivas blinduloj, provi, kiel ili promenas tra arbaro, kiel ili kuiras…)

Post la vizito de la ekspozicio tagmanĝo: Donner Kebab Can Bey, Ječná 15.

15.00 Vizito de “Poliglota kafejo” (Havelská 4), kie ni fondos Esperanto-tablon!

Skribu, se vi planas partopreni (al pismis@volny.cz), por ke ni sciu, kiom da lokoj mendi en restoracioj.
Eblas prizorgi modestan tranoktadon en propra dormosako – skribu por interkonsenti (lokoj estas limigitaj! ).

2016-04-06 je la 11:31

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 24-an de aprilo 2024 Temo: KRUDAĴO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress