Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

SELE 2016

La 21-an kaj la 22-an de majo 2016 okazis jam la 3-a SELE – Semajnfina lernado. La aranĝon, kiu okazis en Chocerady,  partoprenis 12 lernantoj, 1 instruistino kaj 3 hundoj.

IMG_3691

Dum tri kelkhoraj lernopartoj ĉiuj klopodis enkapigi kiel funkcias -igi kaj -iĝi.

lernas

La instruistino vere tre klopodis!

mirrr

Por ke oni povu bone lerni, oni ankaŭ devas bone manĝi.

manĝas

Kaj post manĝado oni devas ripozi.

ripoz2

Tiu, kiu bone lernas, tiu meritas ankaŭ bone amuziĝi.

amuzi

Tosto antaŭ ekdormo…

vespere

Komuna foto ĉe la arbetoj, kiujn ni plantis dum la 1-a SELE.

stromče

Dank´ al la pacienca instruistino ĉiuj lernantoj forveturis hejmen nevunditaj, kontentaj kaj plenaj de novaj vortoj. Nur problemo kun -igi kaj -iĝi ne estis en ĉiuj kapoj bone akceptita kaj pro tio ni planas venontjare denove organizi la aranĝon!

budkaa

2016-05-23 je la 17:41

Komentoj

  1. Vladimir Kononiuk 2016-05-23 je 23:04 skribis

    Dankon pro bela rakonto pri la renkontigxo! La problemon kun -igi kaj -igxi dum mangxegado oni povas solvadi eterne…

  2. Jarka 2016-05-24 je 8:38 skribis

    Vere fruktodona semajnfino! Dankegon al organizantoj, nia instruistino kaj diktatorino!

  3. MAURO NEPOMUCENO 2016-06-05 je 17:30 skribis

    Saluton geamikoj de E-Mental…

    Mi rigardis via pagxo ke mia estimata amikino stana sendis min.
    Mi gratulas cxiuj vin por tiu belo laboro, cxar sole por mezo de tre lernas estas ke reale ni iros lerni lingvon esperanton.
    Mi adoris cxefe la unueco de cxiuj estas mirinda kiam si estas en bona kompanio inter grandaj geamikoj.
    Denove miaj sinceraj gratulo al cxiuj…
    Brakumoj….
    Amike

    Mauro Nepomuceno

  4. Vlasta 2016-06-07 je 11:38 skribis

    Dankon!Dankon!!!! 🙂

  5. Helena 2016-06-08 je 7:02 skribis

    Mauro, vi povas alveni inter ni! Mi scias, ke vi logxas malproksime, sed ni povas inviti vin.

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 24-an de aprilo 2024 Temo: KRUDAĴO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress