Neniu enhavo estas difinita.

Ĉu vi scias?

Ĉu vi scias, ke la 2-an de septembro 1969 oni unuan fojon provis Arpanet? Al tiu ĉi praavo de interreto ni povas danki, ke nun mi povas skribi ĉi valoran informon kaj vi povas legi ĝin!

2016-09-02 je la 0:02

Ĉu vi scias, ke la 1-an de septembro 1875 naskiĝis usona verkisto Edgar Rice Burroughs? Ĉu matena rigardo al spegulo donis al li ideon skribi romanon pri kunvivo kun simioj?

 

2016-09-01 je la 0:49

Ĉu vi scias, ke la 31-an de aŭgusto 161 naskiĝis romia imperiestro Komodo. Kiom stranga tempo, se peco de meblo povis fariĝi tiom grava en historio!

Císař Commodus jako Herkules

2016-08-31 je la 0:35

Ĉu vi scias, ke la 30-an de aŭgusto 1797 naskiĝis angla verkistino Mary Shelley? Kiom teruran infanecon ŝi devis havi, se ŝi poste kapablis skribi romanon Frankenŝtejno?

Dosiero:MaryShelley.jpg.jpeg

2016-08-30 je la 1:02

Ĉu vi scias, ke la 29-an de aŭgusto 2003 estis prezentita unua verzio de tujmesaĝilo kaj interreta telefono Skype? Telefonu al ĉiuj amikoj por provi, ĉu la sistemo bone funkcias!

 

 

2016-08-29 je la 0:21

Ĉu vi scias, ke la 28-an de aŭgusto estas Nokto de vespertoj? Sed Vespero de vespertoj sonus pli bele, ĉu ne?

n5

2016-08-28 je la 0:45

Ĉu vi scias, ke la 27-an de aŭgusto 1953 estis premiero de usona komedia filmo Ferio en Romo? Kiom foje vi vidis la filmon? Ĉu tio sufiĉus por esti enskribita en Guinness-libron de rekordoj, kiu samtage ankaŭ  festas naskiĝtagon?

Dosiero:Audrey Hepburn and Gregory Peck on Vespa in Roman Holiday trailer.jpg

2016-08-27 je la 0:32

Ĉu vi scias, ke la 26-an de aŭgusto 1740 naskiĝis franco Joseph-Michel Mongolfier, kiu inventis varmaerbalonon? Sed li inventis ankaŭ ŝafofrapan pumpilon! Kial damne li volis frapi tiom amindan beston?ov1

 

2016-08-26 je la 0:43

Ĉu vi scias, ke 25-an de aŭgusto 1875 Matthew Webb fariĝis la unua homo, kiu transnaĝis la Manikan Markolon? Rigardu la bildon, ĉu vi kapablus tion ĉi fari dum dudek du horoj?

zw7

 

 

2016-08-25 je la 0:14

Ĉu vi scias, ke la 24-an de aŭgusto 1995 usona kompanio Microsoft komencis vendi oparciumon Windows 95?  Ĉu estas inter vi ankoraŭ iu, kiu uzas ĝin?

2016-08-24 je la 0:28
La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress