• 2. 9.

    Ĉu vi scias, ke la 2-an de septembro 1969 […]

  • 1. 9.

    Ĉu vi scias, ke la 1-an de septembro 1875 […]

Ĉu vi scias?

Ĉu vi scias, ke la 23-an de aŭgusto naskiĝis minimume 12 gravaj sciencistoj, 13 gravaj artistoj,  15 gravaj verkistoj,  9 politikistoj (ĉu ili iam estas gravaj? )? Estis malfacile elekti nur unu la plej gravan personon. Do je la sano de ĉiuj hodiaŭaj gravaj naskiĝintoj!

52

 

23. 8. 2016 je la 0:03

Ĉu vi scias, ke la 22-an de aŭgusto naskiĝis franca fizikisto kaj inventisto Denis Papin? Ĉu li tiom malsatis, ke li inventis poton, kiu kuiras pli rapide ol aliaj?

22. 8. 2016 je la 0:35

Ĉu vi scias, ke la 21-an de aŭgusto 1897 germana kemiisto Felix Hoffmann sintezis heroinon? Kaj ĉu vi scias, ke komence oni vendis la heroinon kiel medikamenton kontraŭ tusado?  Ĉu post la uzado oni kapablis rimarki la kontraŭtusan efikon?

 

 

21. 8. 2016 je la 0:34

Ĉu vi scias, ke la 20-an de aŭgusto 1845 ekveturis unua trajno inter Vieno, Olomouc kaj Prago? Do hieraŭaj legantoj, valoris reveni, ĉu ne?

20. 8. 2016 je la 0:01

Ĉu vi scias, ke la 19-an de aŭgusto 1845 estis preparita por ekvojaĝo unua trajno inter Vieno, Olomouc kaj Prago? Se vi revenos ĉi tien morgaŭ, vi ekscios, kiam ĝi ekveturis!

 

 

19. 8. 2016 je la 0:54

Ĉu vi scias, ke la 18-an de aŭgusto 1685 naskiĝis brita matematikisto Brook Taylor, kiu priskribis unue la principon de la fuĝpunkto? Damne, kio estas tiu fuĝpunkto?

18. 8. 2016 je la 0:47

Ĉu vi scias, ke la 17-an de aŭgusto 1982 estis produktita unua kompakta disko kun muziko? Ĉu vi memoras tiun tempon aŭ ankaŭ al vi ŝajnas, ke la inventaĵo venas de la sama epoko kiel dinosaŭroj?

17. 8. 2016 je la 0:46

Ĉu vi scias, ke la 16-an de aŭgusto 1969 okazis unuaj koncertoj de la muzikfestivalo en Woodskstock? Se temo de la festivalo estis paco, amo kaj interkompreno, kie do estis Esperanto?

16. 8. 2016 je la 0:17

Ĉu vi scias, ke la 15-an de aŭgusto 1991 komencis elsendi ĉeĥa radiostacio Country Radio? Ĉar ankaŭ ili dum elsendo menciis Esperanton, kiam ni festis la eldonon de unua lernolibro, ankaŭ ni nun bondeziras al ili ĉion bonan!

15. 8. 2016 je la 0:05

Ĉu vi scias, ke la 14-an de aŭgusto 1880 oni finis post 632 jaroj konstruon de la katedralo en germana urbo Kolonjo? Kial mia estro diras, ke mi laboras malrapide?

14. 8. 2016 je la 0:33
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
  • Neĝviro

    La vintro rapide proksismiĝas! Kian aventuron povas travivi […]

Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress