Dek membroj de la klubo E-mental‘ forveturis la 15-an de marto 2024 per trajno el Prago al Graz en Aŭstrio por travivi semajnfinon kun lokaj esperantistoj.
La 24-an de februaro 2024 denove pligrandiĝis registaro de E-mental’.
(Legi pli…)
E-mentalanoj denove plenigis “gepatran devon” kaj la adoptita besteto Emička denove havos manĝaĵon por tuta jaro!!!
E-mental’ havas jam la duan Honoran membron! La titolon transprenis okaze de la 70-a naskiĝtago Miroslav Malovec, kiu estas eminenta esperantisto, kiu dediĉis sian vivon al Esperanto. (Legi pli…)
La 12-an de septembro 2023 kunvenis tri membroj de E-mental’ (Jan Šebetovský, Vlasta Pištíková kaj Petr Javorik) kun Zdeněk Svěrák kaj transdonis al li Esperanto-subtekstojn por la teatraĵo “Murdo en salona kupeo”.
La 21-an de junio 2023 okazis jam la deka aranĝo HELPU HELPI, dum kiu esperantistoj de E-mental´aĉetis brikojn por karitata projekto Briko, kiu helpas konstrui labortrejnadcentron por handikapuloj, kiu kreskas rande de Prago.
Dum 25 tagoj – de la 1-a ĝis la 25-a de majo 2023 – 39 esperantistoj aktive partopenis karitatan konkurson “Moviĝante por Paraple” por subteni korphandikapulojn. Ili diligente marŝis, biciklis, kuris… kaj fine ili komune atingis 7468.854 km.
Praga Esperanto-klubo
invitas vin partopreni feston okaze de
la 120-a datreveno de la Praga E-klubo
11. – 13. 11. 2022
Atendas vin rakontado pri historio de la klubo, promeno tra lokoj, kiuj rilatas al la historio de la klubo, projekciado de filmo kun E-subtekstoj, prezentado de libroj kaj eblo aĉeti ilin…
La 3-an de aŭgusto 2022 okazis jam la naŭ aranĝo HELPU HELPI, dum kiu esperantistoj de E-mental´aĉetis brikojn por karitata projekto Briko, kiu helpas konstrui labortrejnadcentron por handikapuloj, kiu kreskas rande de Prago.
Post longa tempo denove eblas mendi E-mentalajn T-ĉemizojn “Ĝuu la vivon kun Esperanto”.