Prago ĉi semajne
žtr

Poezio

Guy Gilbert

(Legi pli…)

2015-08-27 je la 8:51

Heinz Erhardt

La kato al trueto paŝis,
en kiu sin museto kaŝis.

   „Mi ne atendos!“, pensis ĝi,
    „La muson baldaŭ kaptos mi!“ (Legi pli…)

2014-01-27 je la 10:38

Stefano Benni

 

Vin mi amas

kaj se tio ne sufiĉas

mi ŝtelos la stelojn en la ĉielo

por rozkronigi ilin omaĝe al vi

kaj la malplenigita ĉielo

ne plendos pri tio

kion ĝi perdis

ĉar via nura beleco

plenplenigos la universon (Legi pli…)

2013-12-11 je la 13:49

Jorge Camacho

La psiko: stranga spiko

sur tigo sanga

kaj ostara radiko.

10822133

Jorge

 

2013-07-25 je la 17:13

Jorge Camacho

Ferkapa pap’ abdikis, somero antipodas,

la Teron preterflugas sen tuŝ’ asteroido,

rusan ĉielon sagas en flama fal’ bolido,

masakras homoj homojn, plia milit’ eksplodas. (Legi pli…)

2013-06-18 je la 14:16

Montagu C. Butler

Kiel la umo ĉirkaŭ via kolo,
Kiel la um’ ĉe mano de virin’,
Kiel aero umas en la ĉambro—
Mi umas vin.

(Legi pli…)

2013-06-17 je la 21:16

Nazim Hikmet

La plej bela el la maroj
estas tiu en kiu ni ne navigis.
La plej bela el niaj gefiloj
ankoraŭ ne kreskis.
La plej belajn el niaj tagoj
ni ankoraŭ ne travivis.
Kaj tion
kion plejbelan mi volus diri
ankoraŭ al vi ne diris.

Lobo

 

 

2013-06-17 je la 9:45
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress