Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

La 120-a datreveno de Praga Esperanto-klubo

Praga Esperanto-klubo

invitas vin partopreni feston okaze de

la 120-a datreveno de la Praga E-klubo

11. – 13. 11. 2022

Atendas vin rakontado pri historio de la klubo, promeno tra lokoj, kiuj rilatas al la historio de la klubo, projekciado de filmo kun E-subtekstoj, prezentado de libroj kaj eblo aĉeti ilin…

 

Programo:

Vendredo la 11-an de novembro 2022

18.00 – Centro ELPIDA (Jankovcova 8b, Praha 7)

Por atingi la ejon eblas veturi per tramo al haltejo Maniny aŭ per buso al haltejo Přístav Holešovice.

De metrohaltejo Palmovka aŭ Nádraží Holešovice per tramo numero 1, 6, 25

De metrohaltejo Nádraží Holešovice per buso 156

Enirejo estas kontraŭ la restoracio Pivovar Marina!

 

Vespermanĝo – en la formo de bufedo – por ĉionmanĝantoj kaj vegetaranoj

(La vespermanĝan bufedon preparos membroj de la klubo E-mental’. En la ejo estos preparita ujo, en kiun bonvolu meti monkontribuaĵon kaj por pagi ingrediencojn al la “kiuristoj” kaj ankaŭ por pagi la luitan ejon.)

Vespera programo

  • Novaj libroj – KAVA-PECH – Petr Chrdle
  • Rakontado kun lumbildoj pri vojaĝo de E-mental’ al Italio
  • Komuna kantado kun Pavla Dvořáková

Sabato la 12-an de novembro 2022

9.30 Klubejo de Praga klubo, Ve Smečkách 25

 

Promeno tra gravaj lokoj, kiuj rilatas al la historio de la klubo 

12. 00  Kafejo AdAstra (Podskalská 8, Praha 2)

(AdAstra estas karitata kafejo, kie krom ordinaraj laboristoj servas ankaŭ menshandikapuloj. Bonvolu esti paciencaj,  se hazarde vi devos iom pli atendi, aŭ se vi devos ion ripeti.)

Tagmanĝo

en la formo de bufedo- por ĉionmanĝantoj kaj vegetaranoj

  • “Malferma parolo”
  • Prelego – Fondo de la Esperantista klubo en Prago – Tomáš Břicháček
  • Prelego – Aŭskultu, ĝuu kaj komprenu – Irek Bobrzak
  • Surprizo
  • Prelego “Imunsistemo kaj vakcinado” – Alfred Heiligenbrunner
  • Projekciado de malnovaj filmetoj
  • Mallongigita recenzo de la Plena Manlibro de la Esperanta Gramatiko – Stanislav Košecký
  • Prelego – Eli Urbanová – Petr Chrdle

 

Vespermanĝo

en la formo de bufedo – por ĉionmanĝantoj kaj vegetaranoj

  • “Oficialaĵoj”
  • Filmo kun Esperanto-subtekstoj
  • Kantado, babilado

Dimanĉo la 13-an de novembro 2022

10.00 kunvenloko ĉe memorŝtono en Vyšehrad 

(150 metroj de metrohaltejo Vyšehrad)

 

Promeno tra Vyšehrad al restoracio V Podskalí

proksimume de la 12.30 tagmanĝo

 

                                                                         – – – – – – –

Por partoprenantoj kun tranoktado:

Loĝloko: Hostelo Travel&Joy backpackers – Spálená strato 11

Akceptejo en la hostelo estas de la 15.00 ĝis la 20.00 horo.

 

 

2022-09-02 je la 21:04

Komentoj

  1. Stanislav Košecký 2022-10-16 je 13:46 skribis

    Koran dankom por la rapuda akcepto de mia aligĝilo al la festo de la 120-jariĝo de la Praga E-klubo. Mia komento: Mi alveturos al Prago la sabate matene je la 6-a horo. Tio saignifas, ke mi ŝatus tranokti en Spálená-strato nur sabate.
    Estus por mi tre konvene, ke mi povus pagi al Vi por du sababataj manĝoj kaj unu tranokto surloke ĉe Vi.
    Krome mi havus ankoraŭ du petojn-demandojn: 1. Kiam mi povus ekscii la programon de la aranĝo kaj kie ĝi okazos
    kaj 2. mi povus proponi kiel programeron de la aranĝo mian koncizan (mallongigitan, proks. 15-minutan) recenzon pri la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren, kies plua eldono aperis pasintjare fare de la eldonejo Espero (748 p.). Mi antaŭdankas por Via komprebebleco kaj salutas Vin kore. S. Košecký

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 10-an de aprilo 2024 Temo: VERDO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress