Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

20-a BIERo

20-a BIERo

Brila Internacia Esperanto-Renkontiĝo

8. – 10. 11. 2024

Hořice v Podkrkonoší

Inter planataj programeroj estas trarigardo de la bierfabriko kun gustumado de loka biero, promeno tra la urbo Hořice, ludoj, kutima bunta matenmanĝegado…

Vendredo la 8-an de novembro 2024

Ekde la 17.00  – loĝigo – Zemědělská škola a gymnázium

18.30 foriro al vespermanĝo

19.00  vespermanĝo – Loko estos precizigita

interkonatiĝo, ludoj, testo…

Sabato la 9-an de novembro 2024:

8.00 komuna matenmanĝo

12.00 tagmanĝo – Loko estos precizigita

15.00 Vizito de bierfabriko

18.00 Vespermanĝo – Loko estos precizigita

Dimanĉo la 10-an de novembro 2024

8.00 komuna matenmanĝo

Programo paŝon post paŝo aperos

Kotizo – loĝigo kaj partoprenkotizo. (Eblas mendi nur ambaŭ noktojn)

Pago ĝis la 1-a de septembro 2024:  900,- CZK aŭ 37 EUR.

Pago ĝis la 15-a de oktobro: 1000,- CZK aŭ 41 EUR

Pago post la 15-a de oktobro aŭ surloke: 1100,- CZK aŭ 45 EUR

La kotizon sendu al:

35-8928170257/0100  (por pagi per kronoj)

aŭ al

IBAN:

LT17 3250 0478 4048 6190

BIC:
REVOLT21
Nomo: Vlasta Pištíková
(por pagi per EURoj)

Aliĝilojn sendu kaj informojn petu: pismis@volny.cz

Ne sendu la kotizon antaŭ la konfirmo de via aliĝo!

Post la 1-a de oktobro 2024  ne eblas redoni la partoprenkotizon, sed vi rajtas ĝin transdoni al alia homo.

– – – – – – – – – –

Kiel dum ĉiuj BIERoj, ni havos  grandajn komunajn matenmanĝojn. Estus bele, se ĉiuj ielmaniere kontribuu, por ke nia matenmanĝo estu denove bunta.

matenmanĝo

– – – – – – – – – –

Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en restoracioj pagas ĉiu mem dum la tuta aranĝo. Same enirbiletojn.

– – – – – – – – – –

Bedaŭrinde ne eblas en restoracioj certigi veganan manĝaĵon.

– – – – – – – – – –

En la pensiono je nia dispono estos glaciŝranko kaj akvoboligilo.  Sed ne estas tie teleroj, tasoj kaj manĝilaroj, do se eblas, bonvolu kunporti proprajn.

 

2024-04-25 je la 11:19

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 22-an de majo 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress