Neniu enhavo estas difinita.

Ĉu vi scias?

Ĉu vi scias, ke la 5-an de aprilo 1909 atingis nordan poluson ĉeĥa ekspedicio, kiun gvidis Ĉeĥo Karlo Germano? Se vi ne scias pri la okazaĵo, signifas tio, ke vi forgesis tion, aŭ vi ne atentis en la lernejo, aŭ oni simple ne diris tion al vi.

2016-04-05 je la 0:49

Ĉu vi scias, ke la 4-a de marto estas Monda tago de rato? Do se vi hodiaŭ iun raton renkontus, bondeziru al ĝi kaj bele ĝin karesu!

2016-04-04 je la 0:47

Ĉu vi scias, ke la 3-a de aprilo estas Internacia tago de subvestaĵoj? Do ni hodiaŭ vestu ilin sur vestaĵojn por ke ili almenaŭ unufoje jare povu vidi la mondon!

GIOVINAZZO (81)

2016-04-03 je la 0:46

Ĉu vi scias, ke la 2-a de marto estas Internacia tago de infanlibro? Ne forgesu do vespere antaŭ ekdormo tralegi iun belan fabelon!

2016-04-02 je la 10:44

Ĉu vi scias, ke la 1-an de aprilo estas monda tago de birdoj? Do kion vi hodiaŭ tagmanĝos?

2016-04-01 je la 0:44

Ĉu vi scias, ke la 31-an de marto 1685 naskiĝis klasika germana komponisto Johann Sebastian Bach? Kaj ĉu vi jam aŭdis iun lian verkaĵon?

File:Bach.jpg

2016-03-31 je la 13:14

Ĉu vi scias, ke je la 30-a de marto 1992 usona filmo “La silento de ŝafidoj” gajnis 5 Oskar-premiojn? Kiom da oskar-premioj ĝi ricevus, se la bestoj bruus?

jehnata

2016-03-30 je la 0:40

Ĉu vi scias, ke je la 29-a de marto 1983 eniris merkaton en Usono unua portebla persona komputilo? Portante ĉiutage la komputilon vi ne plu devus vizitadi gimnastikejon por plifortigi muskolojn.

Dosiero:IBM Thinkpad R51.jpg

2016-03-29 je la 0:37

Ĉu vi scias, ke je la 28-a de marto 1963 ekvideblis en usonaj kinejoj la filmo de Alfred Hitchcock La birdoj? Kaj vi pensis, ke la plej granda hororo estas hodiaŭ iri al laborejo!

 

2016-03-28 je la 0:37

Ĉu vi scias, ke la 27-a de marto estas Internacia tago de teatro? Provu prepari por via laborestro iun belan teatraĵeton ekzemple je temo “Mi kaj mia ŝatata laboro” kaj plialtigo de salajro certe atendas vin!

ndm-2

2016-03-27 je la 0:27
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental ★ Bazigita sur WordPress