Neniu enhavo estas difinita.

Ĉu vi scias?

Ĉu vi scias, ke la 15-an de novembro 1977 estis premiero de la usona sciencfikcia filmo “Apudaj Renkontoj de la tria speco”? Ĉu la filmo pri Esperantistoj?

ce3k1

 

 

2015-11-15 je la 0:21

Ĉu vi scias, ke la 14-an de novembro estas Monda tago sen automobiloj? Surstrate tio aspektis, ke nur mi scias tion – aŭ ĉu vi tion ankaŭ rimarkis?

39

2015-11-14 je la 0:37

Ĉu vi scias, ke la 13-an de novembro 1990 aperis la unua retpaĝo? Kiom longe la mondo devis atendi, ĝis kiam aperos ĉi retpaĝo?

2015-11-13 je la 0:58

Ĉu vi scias, ke la 12-an d novembro 2004 aperis unuan fojon en gazeto Sudoko? Ĉu vi ŝatas solvi ĝin? Kaj ĉu vi kapablas solvi ĝin ankaŭ tiel rapide?

 toal

2015-11-12 je la 0:13

Ĉu vi scias, ke la 11-an de novembro 1493 naskiĝis germana kuracisto Paracelsus? Li diris, ke veneno diferencas de medikamento nur kvanto – rememoru lian diraĵon, kiam vi trinkas dekan botelon da biero!

Dosiero:Paracelsus.jpg

2015-11-11 je la 0:18

Ĉu vi scias, ke la 10-an de novembro 1983  usonano Fred Cohen komencis batalon kontraŭ komputilaj virusoj? Eble estus pli bone komenci batalon kontraŭ la homa stulteco, ĉar ja estas pli bone kuraci kaŭzon ol indicon – sed tio verŝajne estus superflua batalo, ĉu?

2015-11-10 je la 1:00

Ĉu vi scias, ke la 9-an de novembro 1918 naskiĝis Čchö Hong-hui, kiu estis patro de Tekvondo? Se li estas patro, kiel devis aspekti patrino?

taek

2015-11-09 je la 0:07

Ĉu vi scias, ke la 8-an de novembro 1793 estis malfermita Muzeo en Luvro? Pripensu,ĉu ankaŭ iu via bela artaĵo ne meritus pendi en la muzeo? Certe iun lokon ili trovus por vi – aŭ ili ja povas simple ion forĵeti!

louver

2015-11-08 je la 1:30

Ĉu vi scias, ke la 7-an de novembro 1957 en Germanio oni komencis produkti personan aŭtomobilon Trabant? Ĉu vi iam veturis per ĉi ĉarma plastaĵo?

trab

2015-11-07 je la 0:58

Ĉu vi scias, ke la 6-an de novembro estas Internacia tago por prevento de mediekspluatado dum milito aŭ armila konflikto? Damne, kial homoj estas tiom stultaj, ke poste oni  devas havi similajn tagojn?

2015-11-06 je la 0:04
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental ★ Bazigita sur WordPress