Ĉu vi scias, ke la 1-an de septembro 1875 naskiĝis usona verkisto Edgar Rice Burroughs? Ĉu matena rigardo al spegulo donis al li ideon skribi romanon pri kunvivo kun simioj?

Ĉu vi scias, ke la 31-an de aŭgusto 161 naskiĝis romia imperiestro Komodo. Kiom stranga tempo, se peco de meblo povis fariĝi tiom grava en historio!
![]()
Ĉu vi scias, ke la 30-an de aŭgusto 1797 naskiĝis angla verkistino Mary Shelley? Kiom teruran infanecon ŝi devis havi, se ŝi poste kapablis skribi romanon Frankenŝtejno?
![]()
Ĉu vi scias, ke la 29-an de aŭgusto 2003 estis prezentita unua verzio de tujmesaĝilo kaj interreta telefono Skype? Telefonu al ĉiuj amikoj por provi, ĉu la sistemo bone funkcias!

Ĉu vi scias, ke la 27-an de aŭgusto 1953 estis premiero de usona komedia filmo Ferio en Romo? Kiom foje vi vidis la filmon? Ĉu tio sufiĉus por esti enskribita en Guinness-libron de rekordoj, kiu samtage ankaŭ festas naskiĝtagon?

Ĉu vi scias, ke la 24-an de aŭgusto 1995 usona kompanio Microsoft komencis vendi oparciumon Windows 95? Ĉu estas inter vi ankoraŭ iu, kiu uzas ĝin?
