Neniu enhavo estas difinita.

Aŭtora arĥivo

Ĉu vi scias, ke 25-an de aŭgusto 1875 Matthew Webb fariĝis la unua homo, kiu transnaĝis la Manikan Markolon? Rigardu la bildon, ĉu vi kapablus tion ĉi fari dum dudek du horoj?

zw7

 

 

2016-08-25 je la 0:14

Ĉu vi scias, ke la 24-an de aŭgusto 1995 usona kompanio Microsoft komencis vendi oparciumon Windows 95?  Ĉu estas inter vi ankoraŭ iu, kiu uzas ĝin?

2016-08-24 je la 0:28

Ĉu vi scias, ke la 23-an de aŭgusto naskiĝis minimume 12 gravaj sciencistoj, 13 gravaj artistoj,  15 gravaj verkistoj,  9 politikistoj (ĉu ili iam estas gravaj? )? Estis malfacile elekti nur unu la plej gravan personon. Do je la sano de ĉiuj hodiaŭaj gravaj naskiĝintoj!

52

 

2016-08-23 je la 0:03

Ĉu vi scias, ke la 22-an de aŭgusto naskiĝis franca fizikisto kaj inventisto Denis Papin? Ĉu li tiom malsatis, ke li inventis poton, kiu kuiras pli rapide ol aliaj?

2016-08-22 je la 0:35

Ĉu vi scias, ke la 21-an de aŭgusto 1897 germana kemiisto Felix Hoffmann sintezis heroinon? Kaj ĉu vi scias, ke komence oni vendis la heroinon kiel medikamenton kontraŭ tusado?  Ĉu post la uzado oni kapablis rimarki la kontraŭtusan efikon?

 

 

2016-08-21 je la 0:34

Ĉu vi scias, ke la 20-an de aŭgusto 1845 ekveturis unua trajno inter Vieno, Olomouc kaj Prago? Do hieraŭaj legantoj, valoris reveni, ĉu ne?

2016-08-20 je la 0:01

Ĉu vi scias, ke la 19-an de aŭgusto 1845 estis preparita por ekvojaĝo unua trajno inter Vieno, Olomouc kaj Prago? Se vi revenos ĉi tien morgaŭ, vi ekscios, kiam ĝi ekveturis!

 

 

2016-08-19 je la 0:54

Ĉu vi scias, ke la 18-an de aŭgusto 1685 naskiĝis brita matematikisto Brook Taylor, kiu priskribis unue la principon de la fuĝpunkto? Damne, kio estas tiu fuĝpunkto?

2016-08-18 je la 0:47

Ĉu vi scias, ke la 17-an de aŭgusto 1982 estis produktita unua kompakta disko kun muziko? Ĉu vi memoras tiun tempon aŭ ankaŭ al vi ŝajnas, ke la inventaĵo venas de la sama epoko kiel dinosaŭroj?

2016-08-17 je la 0:46

Ĉu vi scias, ke la 16-an de aŭgusto 1969 okazis unuaj koncertoj de la muzikfestivalo en Woodskstock? Se temo de la festivalo estis paco, amo kaj interkompreno, kie do estis Esperanto?

2016-08-16 je la 0:17
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Neniu enhavo estas difinita.
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress