Ludu kun ni! 5
La 22-an aŭgusto 2026
Benešov
La kvina evento de la serio “Ludu kun ni!”, dum kiuj membroj de la klubo E-mental’ kunvenos kun lokaj esperantistoj kaj kune ili ĝuos ludojn, promenon, tagmanĝon, kafumadon kaj ankaŭ jam la duan jaron de la Granda turniro en finnlandaj kegloj.
Kunveno: 10.00 stacidomo Benešov u Prahy ĉe biletvendejo
Programo estas planata
12.00 Tagmanĝo – loko estos precizigita
Post la tagmanĝo Finnlandaj kegloj – turniro de E-mental’ kontraŭ lokuloj
Post la turniro vizito de kafejo – Loko estas planata
Fino laŭ vetero kaj interkonsento de partoprenantoj.
Se vi planas partopreni, bonvolu skribi al
por ke ni sciu, por kiom da homoj serĉi restoracion kaj kafejon. Al homoj, kiuj ne aliĝos oni ne povas certigi lokon.
Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, voku aŭ skribu al +420 605 449 502.
Laŭ vetero povas esti la programo iom ŝanĝita.
Bonvolu kunporti skribilon.
Partoprenantoj de E-mental’ povas kunveturi sabate 22. 8. 2026 per trajno:
Prago 8:51 – Benešov 9:43
Kunveno estas en la praga ĉefstacidomo je la 8:30 ĉe biletvendejo.
Komentado ne estas permesita.