Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
Pot-bellied_pigs_in_Lisbon_Zoo_2008 (2)
Ne malridu!
nazkataro (2)
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Ludu kun ni!

Jam la trian fojon E-mental’ organizos serion de eventoj en diversaj urboj de Ĉeĥio.

La unua serio okazis en la jaro 2017 kaj ĝi nomiĝis “Tostu kun Zamĉjo” kaj ĝi estis organizita, ĉar ĝuste en tiu jaro estis “Jaro de Zamenhof”. Krom la tostado oni ankaŭ pendigis grandan Esperanto-flagon sur diversaj turoj, pontoj aŭ aliaj taŭgaj lokoj.

Dua serio okazis en la jaro 2024 kaj ĝi nomiĝis “Ĝuu EsperantoN”, dum kiu krom amuza parto estis ankaŭ programero dediĉita al ekzercado de akuzativo. Parto de la kunveno ĉiam estis turniro en finnlandaj kegloj, kiam             E-mentalanoj ludis kontraŭ lokaj esperantistoj.

Ĉi-foje la serio nomiĝos “Ludu kun ni!”.  Por la evento estas planataj 9 urboj kaj programo similos al la pasintjara serio. Ĉar la “kegla” turniro estis pasinjare sukcesa kaj ŝatata, ankaŭ ĉi-jare ĝi okazos.

E-mental’ esperas, ke la eventon partoprenos multe da lokuloj kaj ke ĉiuj komune povos ĝui agrablan tempon. 

Plano de la unuopaj eventoj. Precizaj informoj aperos en la rubriko “Niaj aranĝoj”

 

2026-03-06 je la 16:06

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 22-an de aprilo 2026 Temo: KOTONO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress