Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
op
Ne malridu!
nazkataro (2)
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Ludu kun ni! 6

Ludu kun ni! 6

La 29-an de aŭgusto 2026

Ostrava

La sesan evento de la serio “Ludu kun ni!”, dum kiuj membroj de la klubo E-mental’ kunvenos kun lokaj esperantistoj kaj kune ili ĝuos ludojn, promenon, tagmanĝon, kafumadon kaj ankaŭ jam la duan jaron de la Granda turniro en finnlandaj kegloj. 

Kunveno: 9.45 Ĉefa stacidomo (Ostrava hlavní nádraží) ĉe biletvendejo

Vizito de Fajrobrigadista muzeo (Zákrejsova 53/3, Ostrava)

12.15 Tagmanĝo – Restoracio Makalu (Sokolská tř. 944/23, Ostrava)

Post la tagmanĝo Finnlandaj kegloj  – turniro de E-mental’ kontraŭ lokuloj

15.30 – Vizito de kafejo – Bonne Volonté (Sokolská tř. 2539/63,  Ostrava)

Promeno tra Ostrava

18.00 – Vespermanĝo – restoracio U Rady (Poštovní 1474/16, Ostrava)

 

Dimanĉo la 30-an de aŭgusto 2026

11. 00 – vizito de karbominejo: Fárání do dolu a báňské záchranářství (Pod Landekem 64, Ostrava)

 

::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::

Se vi planas partopreni, bonvolu skribi al

e-mentalprago(ĉe)seznam.cz ,

por ke ni sciu, por kiom da homoj serĉi restoracion kaj kafejon. Al homoj, kiuj ne aliĝos oni ne povas certigi lokon.

Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, voku aŭ skribu al +420 605 449 502.

Laŭ vetero povas esti la programo iom ŝanĝita.

 

:::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::

Partoprenantoj de E-mental’ povas kunveturi el Prago jam vendrede posttagmeze kaj reveni dimanĉe kaj havi loĝigon en Ostrava.

Forveturo el Prago

28. 8. 2026

Prago 16.30 – Ostrava 19.39

 

Reveno al Prago

30. 8. 2026

Ostrava Svinov 16.13 – Prago 19.28

 

2026-05-27 je la 16:59

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 9-an de septembro 2026 Temo: KUDRADO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress