18-a BIERo
Brila Internacia Esperanto-Renkontiĝo
13. – 15. 10. 2023
Strakonice
Inter planataj programeroj estas trarigardo de la bierfabriko kun gustumado de loka biero, promeno tra la urbo Strakonice, vizito de la kastelo Strakonice, ludoj, kutima bunta matenmanĝegado…
Vendrede la 13-an de oktobro 2023
Ekde la 17.00 loĝigo – Vojenská ubytovna (Palackého 11)
18.30 foriro al vespermanĝo
19.00 vespermanĝo
interkonatiĝo, ludoj, testo…
Sabate la 14-an de oktobro 2023
8.00 komuna matenmanĝo
9.00 foriro
15.00 vizito de la bierfabriko Dudák
18.00 Vespermanĝo
Dimanĉe la 15-an de oktobro 2023
8.00 komuna matenmanĝo
10.00 Vizito de kastelo Strakonice
Komuna tagmanĝo laŭ interkonsento de partoprenantoj
Preciza programo estas ankoraŭ planata
Kotizo – loĝigo kaj partoprenkotizo. (Eblas mendi nur ambaŭ noktojn)
Pago ĝis la 15-a de septembro 2023: 900,- CZK aŭ 37 EUR.
Pago ĝis la 11-a de oktobro: 1000,- CZK aŭ 41 EUR
Pago surloke: 1100,- CZK aŭ 45 EUR
La kotizon sendu al:
35-8928170257/0100 (por pagi per kronoj)
aŭ al
IBAN:
LT17 3250 0478 4048 6190
Aliĝilojn sendu kaj informojn petu: pismis@volny.cz
– – – – – – – – – –
Kiel dum ĉiuj BIERoj, ni havos grandajn komunajn matenmanĝojn! Estus bele, se ĉiuj ielmaniere kontribuu, por ke nia matenmanĝo estu denove bunta.
– – – – – – – – – –
Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en restoracioj pagas ĉiu mem dum la tuta aranĝo. Same enirbiletojn.
– – – – – – – – – –
En la pensiono je nia dispono estos glaciŝranko, mikroonda kuirilo kaj akvoboligilo. Sed ne estas tie sufiĉe da teleroj, tasoj kaj manĝilaroj, do se eblas, bonvolu kunporti proprajn.
Já se hlásím!