Ludu kun ni! 8
12. 9. 2026
Přerov
La oka evento de la serio “Ludu kun ni!”, dum kiuj membroj de la klubo E-mental’ kunvenos kun lokaj esperantistoj kaj kune ili ĝuos ludojn, promenon, tagmanĝon, kafumadon kaj ankaŭ jam la duan jaron de la Granda turniro en finnlandaj kegloj.
Kunveno: 10.00 stacidomo Přerov ĉe biletvendejo
Programo estas planata
12. 00 Tagmanĝo – loko estos precizigita
Post la tagmanĝo Finnlandaj kegloj
15. 30 – vizito de kafejo – loko estos precizigita
Fino laŭ vetero kaj interkonsento de partoprenantoj.
Se vi planas partopreni, bonvolu skribi al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz ,
por ke ni sciu, por kiom da homoj serĉi restoracion kaj kafejon. Al homoj, kiuj ne aliĝos oni ne povas certigi lokon.
Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, voku aŭ skribu al +420 605 449 502.
Laŭ vetero povas esti la programo iom ŝanĝita.
Bonvolu kunporti skribilon.
———————————————————————————————
Partoprenantoj de E-mental’ povas kunveturi sabate matene de Prago
Forveturo el Prago
12. 9. 2026
Prago 6:58 – Přerov 9:47
Reveno al Prago
Laŭ interkonsento de partoprenantoj
Komentado ne estas permesita.