Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

19-a BIERo

19-a BIERo

Břeclav

19. – 21. 4. 2024

Inter planataj programeroj estas trarigardo de la bierfabriko kun gustumado de loka biero, promeno tra la urbo Břeclav, ludoj, kutima bunta matenmanĝegado…

 

Vendredo la 19-an de aprilo 2024:

Ekde la 17.00  – loĝigo – Střední škola Edvarda Beneše (nábř. Komenského 1126/1, Břeclav)

18.30 foriro al vespermanĝo

19.00  vespermanĝo – restoracio Gargano  (Lidická 687)

interkonatiĝo, ludoj, testo…

 

Sabato la 20-an de aprilo 2024:

8.00 komuna matenmanĝo

9:00 promeno al juda tombejo

12.00 tagmanĝo – restoracio Park restaurant (Sady 28. října 16)

Promeno al kastelo, vizito de kafejo

15.00 Vizito de bierfabriko

18.00 Vespermanĝo – restoracio Fredys (Jungmannova 1)

Dimanĉo la 21-a de aprilo 2024

8.00 komuna matenmanĝo

10.00 Trarigardo de sinagogo

 

 

 

Kotizo – loĝigo kaj partoprenkotizo. (Eblas mendi nur ambaŭ noktojn)

Pago ĝis la 15-a de januaro 2024:  900,- CZK aŭ 37 EUR.

Pago ĝis la 1-a de aprilo: 1000,- CZK aŭ 41 EUR

Pago post la 1-a de aprilo aŭ surloke: 1100,- CZK aŭ 45 EUR

La kotizon sendu al:

35-8928170257/0100  (por pagi per kronoj)

aŭ al

IBAN:

LT17 3250 0478 4048 6190

BIC:
REVOLT21
Nomo: Vlasta Pištíková
(por pagi per EURoj)

Aliĝilojn sendu kaj informojn petu: pismis@volny.cz

Ne sendu la kotizon antaŭ la konfirmo de via aliĝo!

Post la 1-a de aprilo 202e  ne eblas redoni la partoprenkotizon, sed vi rajtas ĝin transdoni al alia homo.

– – – – – – – – – –

Kiel dum ĉiuj BIERoj, ni havos  grandajn komunajn matenmanĝojn. Estus bele, se ĉiuj ielmaniere kontribuu, por ke nia matenmanĝo estu denove bunta.

matenmanĝo

– – – – – – – – – –

Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en restoracioj pagas ĉiu mem dum la tuta aranĝo. Same enirbiletojn.

– – – – – – – – – –

Bedaŭrinde ne eblas en restoracioj certigi veganan manĝaĵon.

– – – – – – – – – –

En la pensiono je nia dispono estos glaciŝranko kaj akvoboligilo.  Sed ne estas tie teleroj, tasoj kaj manĝilaroj, do se eblas, bonvolu kunporti proprajn.

 

 

2023-12-05 je la 15:18

Komentoj

  1. Ŝebi 2024-04-11 je 22:29 skribis

    Mi jam antaŭĝojas la aranĝon.

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 22-an de majo 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress