De la 1-a ĝis la 29-a de majo 2026 okazis la tradicia karitata konkurso „Virtuala kuro por Paraple“, kiu subtenas organizon zorgantan pri homoj kun paraplegio.
Dum la konkurso la partoprenantoj kolektis kilometrojn per kurado, marŝado, biciklado kaj aliaj sportaj aktivadoj. Konkuris ne nur unuopuloj, sed ankaŭ teamoj. Kiel jam dum pluraj antaŭaj jaroj, la eventon vigle partoprenis ankaŭ la teamo ESPERANTO, kiu ĉi-foje konsistis el 41 membroj el 11 landoj.
Dum la 29 tagoj la teamanoj sukcesis kolekti entute 7204 kilometrojn, kio alportis al ESPERANTO la bonegan 7-an lokon inter 59 teamoj.
Grandan dankon al ĉiuj teamanoj pro ilia sindediĉo kaj klopodoj!
Menciindas ankaŭ, ke la teamo havis kelkajn bravulojn, kiuj kiel unuopuloj sukcesis atingi lokojn en la unua deko de diversaj disciplinoj.
Gratulon al ili kaj gratulon ankaŭ al ĉiuj teamanoj!
Venontjare ni denove kunvenu en la teamo ESPERANTO!
Komentado ne estas permesita.