11-a Antaŭkristnaska kolbasumado en Saksio
11. – 13. 12. 2026
Leipzig/Naumburg
Venu partopreni tradician antaŭkristnaskan renkontiĝon, viziti antaŭkristnaskan bazaron kaj gustumi (ne nur) kolbasojn. Kaj precipe venu ĝui belajn momentojn kun amikoj.
Vendredo la 11-an de decembro 2026
Alveno de E-mentalanoj al Leipzig
Vespermanĝo – restoracio An Nam (Gottschedstraße 13)
Sabato la 12-an de decembro 2026
10.00 – Kunveno en trairejo de “Altes Rathaus”
“Kolbasumado” en la kristnaska bazaro
Vizito de urbo Naumburg – trarigardo de la urbo, vizito de kristnaska bazaro.
Vespermanĝo – restoracio An Nam (Gottschedstraße 13)
Dimanĉo la 13-an de decembro 2026
Programo estas planata
Antaŭa aliĝilo ne estas necesa, sed ni ĝojos, se vi skribos al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz pri via intenco partopreni, por ke ni sciu, kiom da lokoj ni mendu ekzemple en kafejo aŭ restoracio.
Loĝigo de E-mentalanoj:
GRONERS Leipzig City Center
Katharinenstr. 13, Leipzig
Se vi volas loĝi en la sama hostelo, bonvolu mem mendi la loĝigon aŭ petu helpon ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Por partoprenantoj, kiuj planas grupe vojaĝi el Prago:
Kunveno:
| Praha | |
| Dresden Hbf | |
| Dresden Hbf | |
| Leipzig Hbf |
Revenvojo:
| Leipzig Hbf | |
| Dresden Neustadt | |
| Dresden Neustadt | |
| Praha |
Kia estis pasintjara Kolbasumado?
Komentado ne estas permesita.