Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Tradukita teatraĵo

La 12-an de septembro 2023 kunvenis tri membroj de E-mental’ (Jan Šebetovský, Vlasta Pištíková kaj Petr Javorik) kun Zdeněk Svěrák kaj transdonis al li Esperanto-subtekstojn por la teatraĵo “Murdo en salona kupeo”.

La “Murdo en salona kupeo” estas teatraĵo, kiun prezentas teatro de Jára Cimrman. Aŭtoroj estas Zdeněk Svěrák, Ladislav Smoljak kaj Jára Cimrman – fiktiva ĉeĥa geniulo. Enhavo iom similas al la fama verko de Agatha Christie “Murdo en la Orienta Eksprestrajno”.

Zdeněk Svěrák akceptis la tradukon (sur KD kaj ankaŭ sur la USB-poŝmemorilo). Li estis plezurigita pro la laboro kaj dankis. Volonte li lasis sin foti kun Esperanto-flago.

La “Murdo en salona kupeo” estas jam la dua teatraĵo, kiu estis tradukita en Esperanton. La unua estis “La konkero de la Norda Poluso” kaj ĝi estis transdonita al Zdeněk Svěrák en la jaro 2016.

Kiel la tria teatraĵo por traduki estis elektita “Longulo, larĝulo kaj miopulo”. La tradukanta triopo jam komencis labori kaj ili esperas, ke kvankam la teksto estas tre malfacila, la traduko estos same sukcesa kiel en antaŭaj teatraĵoj. 

2023-09-13 je la 12:27

Komentoj

  1. Mikešová 2023-09-14 je 23:01 skribis

    A to je taková krásná tečka
    za tím naším případem ‼️

Serĉi
Venonta kunveno
La 17-an de julio 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress