Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
Pot-bellied_pigs_in_Lisbon_Zoo_2008 (2)
Ne malridu!
nazkataro (2)
E-mental’ ĉe socialaj retoj

E-mental’ en Torino

Esperantistoj el grupo E-mental’ dum marta semajnfino (13. – 16. 3. 2026) vizitis italan urbon Torinon.

La grupo flugis de Prago al flughaveno Milano Malpensa kaj de tie per rekta buso en Torinon.

Loĝigo estis mendita en centro de la urbo, en granda loĝejo, kiu estis komforte taŭga ĝuste por dek personoj.

Krom ekkoni la urbon estis grava celo renkonti lokajn esperantistojn.

Trarigardo de la urbo sub gvido de sperta esperantisto estis tre interesa, kaj ĉiuj ĝuis ĝin, kvankam vetero estis sufiĉe pluva.

Krom gravaj lokoj de la urbo oni ankaŭ vizitis historian kafejon por gustumi lokan specialaĵon Bicerin, kiu enhavas tri partojn: ĉokoladon, kafon kaj batitan laktokremon.

Komuna vespermanĝo poste, dum kiu oni povis gustumi regionajn bongustaĵojn, plezurigis ĉiujn.

Same poste vizito de klubejo de torinanoj, kie oni povis gustumi italan paskan kukon kaj tosti per ŝaŭmvino.

Fine E-mentalanoj akceptis inviton de la Torinanoj por denova vizito.

Dimanĉe E-mentalanoj vizitis la urbon sen akompano, sed plue kun ne tro bona vetero.

Lunde matene finfine aperis suno kaj itala matenmanĝo en kafejo sur placo estis agrabla por ĉiuj.

Mallonga promeno tra la urbocento finigis la ekskurson.

De Torino ili veturis denove per buso al la flughaveno Malpensa kaj per aviadilo rekte al Prago. 

2026-04-23 je la 15:55

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 22-an de aprilo 2026 Temo: KOTONO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress