E-mentalanoj denove plenigis “gepatran devon” kaj la adoptita porketo Emička denove havos manĝaĵon por tuta jaro!!!
Ĉar ankaŭ ĉi jare E-mentalanoj denove estis vere malavaraj, ni povis denove adopti ankoraŭ unu besteton – varanon.
Kaj kiel ĉiujare ni ankaŭ monsubtenis pluajn kvin bestojn.
Dankon al ĉiuj bonkoruloj,
kiuj ne hezitis donaci monon,
subtenis la bestojn
kaj helpis al praga bestĝardeno!
Komentado ne estas permesita.