Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
Pot-bellied_pigs_in_Lisbon_Zoo_2008 (2)
Ne malridu!
nazkataro (2)
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Virtuala kuro por “Paraple” 2026

Same kiel dum pasintaj jaroj, ankaŭ ĉi-jare ni povas helpi al handikapitaj homoj kaj samtempe fari reklamon por Esperanto partoprenante karitatan aranĝon Virtuala kuro por “Paraple”.

Kio estas “Paraple”?

“Paraple” estas centro, kiu helpas al homoj kun paraplegio kaj informas publikon pri ilia vivo.

Kiel partopreni?

La principo estas simpla. Ĉiu partoprenanto pagas la „startan kotizon“ (450 Kč/18 EUR), kiun ricevas “Paraple”. Li/ŝi poste kuras/biciklas/piediras…, registras kilometrojn (per telefona apo aŭ per saĝa horloĝo) kaj tiel konkursas kun aliaj partoprenantoj. Oni povas konkursi kiel unuopulo, sed ankaŭ oni povas membriĝi en teamo.

Nia teamo nomiĝas ESPERANTO!

Pasintjare nia teamo havis 25 membrojn kaj la teamo fine estas la naŭa el pli ol 70 teamoj!

Ĉu nia teamo ESPERANTO ĉi jare gajnos?

La evento komenciĝas la 1-an de majo kaj finiĝas la 29-an de majo 2026. Oni povas kolekti kilometrojn kie ajn dum la monato de la konkurso. La teamo estos dankema pro ĉiu kilometro, kiun iu el la grupo aldonos. Ĉiu kilometro povas helpi! En la teamon oni ankaŭ povas inviti amikojn, familianojn, kolegojn…

Kiel aliĝi?

Unua paŝo:

  • Se vi partoprenis pasintjare, vi povas transsalti la paŝon unu kaj sufiĉas aliĝi al la pasintjara konto kaj pagi la partoprenkotizon.

Unue registriĝi

Dua paŝo:

  • Elekti aktivaĵon
  • Elekti privatan defion (ne estas deviga)
  • Elekti teamon – ESPERANTO

Tria paŝo:

  • Pagi partoprenkotizon

Se vi volas pli kontribui al la handikapuloj, vi povas elekti el kvar ebloj.

La 1-an de majo 2026 vi povas eki! Kolekti kilometrojn!

Regularon de la konkurso vi povas legi sube. Ankaŭ tie estas skribite kielmaniere registri la kilometrojn.

Se vi havus iujn demandojn aŭ vi bezonus konsilojn, ne hezitu skribi al e-mentalprago@seznam.cz.

::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::

Reguloj de la Virtuala kuro por Paraple

Datoj kaj registrado

Moviĝu ie ajn kaj iam ajn ekde la 1-a de majo ĝis la 29-a de majo 2026 ĝis noktomezo.
Vi povas registriĝi ekde la 5-a de januaro 2026 (00:00) ĝis la 28-a de majo 2025 (23:59). Eblas aliĝi al unu aŭ pluraj disciplinoj.

Ni helpas per moviĝo el ĉie

Ni konkuras en la spirito de „fair play“. La ĉefa celo de la konkurso estas helpi homojn kun nelaj vundoj per pagita startkotizo kaj ĝojo pro moviĝo kaj konkurado. Danke al la mono el startkotizoj ni povas plu kunlabori kun homoj post mjelaj vundoj, por ke ili povu vivi kiel eble plej bonan vivon laŭ siaj bezonoj kaj deziroj. Ni dankas al ĉiu, kiu decidas aliĝi al la Virtuala kuro!

Protekto de personaj datumoj

Viaj personaj datumoj estos prilaborataj nur por la celoj de registrado kaj organizado de la konkurso. Detalojn vi trovos en la Kondiĉoj de protekto de personaj datumoj.

Konkurencaj kategorioj

  • Kuro – virinoj/viroj/junuloj ĝis 15 jaroj
  • Marŝado – virinoj/viroj/junuloj ĝis 15 jaroj
  • Veturo (biciklo, trejnilo) – virinoj/viroj/junuloj ĝis 15 jaroj
  • Malgrandaj radoj – ĉiuj
  • Kurado kun hundo – ĉiuj
  • Handikapuloj – virinoj/viroj sur mekanika rulseĝo, manbiciklo, motomedo
  • Handikapuloj/akompanantoj kun elektra movforto – virinoj/viroj sur elektra rulseĝo, mekanika rulseĝo kun elektra helpo kaj motomedo
  • Teamoj

Kondiĉoj por individuaj kategorioj

Kuro

  • Ĉiuj kilometroj devas esti faritaj per kurado.
  • Ni akceptas kuradon ekstere kaj sur„kurtapiŝo“.

Marŝado

  • Ni kalkulas ajnan celitan marŝadon (promenoj, marŝado al/de laboro, kun beboĉaro, ktp.).
  • Eblas ankaŭ marŝi sur„marŝtapiŝo“aŭ simila aparato. Registru nur rezultojn rilatajn al celita konkurenca aktiveco, t.e. marŝado super la kutima ĉiutaga moviĝo. Pro zalaj kondiĉoj ne enigu ĉiutagan sumon de kilometroj, krom se temas pri tuttaga ekskurso.

Veturo per biciklo aŭ trejnilo

  • Ĉiuj kilometroj devas esti faritaj per veturado.
  • Eblas partopreni per senmova biciklo aŭ bicikla trejnilo.
  • Ni kalkulas nur moviĝon sen elektra helpo.

Malgrandaj radoj

  • Tio signifas veturadon per rulŝuoj, skateboardo, trotineto, ktp.
  • Ni kalkulas nur moviĝon sen elektra helpo.

 

Kurado kun hundo

  • Ĉiuj kilometroj devas esti faritaj per marŝado (ne kurado) kun hundo, ĉu en jungilaro aŭ libere.
  • Oni kalkulas la kilometrojn faritajn de la registrita “homa” partoprenanto.
  • Ne eblas raporti rezultojn de aliaj personoj akompanantaj unu hundon.

Handikapuloj/akompanantoj sur mekanika rulseĝo, manbiciklo, motomedo

  • Oni kalkulas ĉiujn kilometrojn faritajn per mekanika rulseĝo, manbiciklo aŭ motomedo. Permesata estas nur memstara moviĝo aŭ kun minimuma helpo de alia persono. Registru nur rezultojn ligitajn al celita konkurenca aktiveco, t.e. moviĝo super la ĉiutaga rutino.

Handikapuloj/akompanantoj kun elektra movforto

  • Oni kalkulas ĉiujn kilometrojn faritajn per elektra rulseĝo, mekanika rulseĝo kun elektra helpo aŭ elektra motomedo.

Teama defio

  • Minimuma nombro de konkursantoj en teamo estas 3. Teamo kun malpli ol 3 membroj estas automate ekskludita el la konkursopremioj.
  • Teamanoj povas esti registritaj en malsamaj disciplinoj.
  • Ĉiu registrita partoprenanto povas aliĝi al la teama defio.
  • Ĉiu partoprenanto povas aliĝi al ekzistanta teamo aŭ krei novan.
  • La rezultoj de teamanoj estas rekalkulataj laŭ koeficientoj:
    • kurado 1.2
    • marŝado 1
    • biciklado 0.4
    • malgrandaj radoj 0.6
    • kurado kun hundo 1
    • handikapulo 1.2
    • handikapulo kun elektra helpo 0.2

Registrado de rezultoj

  • Ni permesas ĉiujn poŝtelefonajn aplikojn kaj inteligentajn horloĝojn.
  • Komencu mezuri ĉe la komenco de la aktiveco kaj ĉesu ĉe la fino.
  • Fotu la rezulton tiel, ke la ekrankopio enhavu distancon, specon de aktiveco kaj daton. Eblas ankaŭ aŭtomata sinkronigo kun la aplikaĵo Strava.
  • Se vi faras plurajn aktivecojn en unu tago, vi povas enigi ilin aparte aŭ kiel totalon kun kunigita ekrankopio.
  • Indiku distancojn en kilometroj.
  • Enigu viajn rezultojn regule; la sistemo ne permesas enigi aktivecojn plimalnovajn ol 5 tagoj.
  • La unua rezulto povas esti kalkulata nur post pago de la startkotizo.
  • Ni hazarde kontrolas alŝutitajn rezultojn.
  • Se rezulto estas taksita erara, ni petos korektigon; sen korektigo ĝi estos forigita.
  • Ripetata malobservo de la reguloj povas konduki al ekskludo.

Takso de rezultoj

  • Rezultoj estos anoncitaj la 31-an de majo 2026 dum la viva evento “Kuro por Paraple” ĉe la atletika stadiono SK Slavia Praha.
  • Ne ekzistas jura rajto je premio.
  • La organizanto rezervas la rajton kontroli rezultojn kaj ekskludi partoprenantojn pro malobservo.

Averto

Ĉiu partoprenanto partoprenas je propra risko kaj devas mem taksi sian sanstaton kaj decidi ĉu li/ŝi kapalas partopreni. La Centro Paraple ne respondecas při ajnaj vundoj aŭ damaĝoj okazintaj dum partopreno en la virtuala kuro.

2026-04-20 je la 17:31

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 22-an de aprilo 2026 Temo: KOTONO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress