Ludu kun ni! 3
La 6-an de junio 2026
Brno
La tria evento de la serio “Ludu kun ni!”, dum kiuj membroj de la klubo E-mental’ kunvenos kun lokaj esperantistoj kaj kune ili ĝuos ludojn, promenon, tagmanĝon, kafumadon kaj ankaŭ jam la duan jaron de la Granda turniro en finnlandaj kegloj.
Kunveno: 9.30 – stacidomo “Brno – Hlavní nádraží” ĉe BILLA vendejo.
Vizito de ekspozicio Bizaraj insektoj en Moravia landa muzeo (Dietrichsteinský palác,
Zelný trh 8)
12. 00 Tagmanĝo –Restoracio Mandarin (Průchodní 1)
Post la tagmanĝo Finnlandaj kegloj
15. 30 – vizito de kafejo – CaféMendel (Mendlovo nám. 1/4)
Fino laŭ vetero kaj interkonsento de partoprenantoj.
Se vi planas partopreni, bonvolu skribi al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz ,
por ke ni sciu, por kiom da homoj serĉi restoracion kaj kafejon. Al homoj, kiuj ne aliĝos oni ne povas certigi lokon.
Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, voku aŭ skribu al +420 605 449 502.
Laŭ vetero povas esti la programo iom ŝanĝita.
———————————————————————————————
Partoprenantoj de E-mental’ povas kunveturi sabate matene kaj reveni dimanĉe kaj havi loĝigon en Brno.
Forveturo el Prago
6. 6. 2026
Prago 6:37 – Brno 9:13
Reveno al Prago
7. 6. 2026
Laŭ interkonsento de partoprenantoj
Komentado ne estas permesita.