Prago ĉi semajne
žtr

Aŭtora arĥivo

Surikatoj en Praga bestĝardeno.
2016-09-12 je la 18:39

Dum lastaj tagoj okazis en E-mental´ du gravaj okazaĵoj!!! Du edziĝfestoj!

Unue Jana kaj Aleš… (Legi pli…)

2016-09-12 je la 0:33

Ĉu vi scias, ke la 2-an de septembro 1969 oni unuan fojon provis Arpanet? Al tiu ĉi praavo de interreto ni povas danki, ke nun mi povas skribi ĉi valoran informon kaj vi povas legi ĝin!

2016-09-02 je la 0:02

Ĉu vi scias, ke la 1-an de septembro 1875 naskiĝis usona verkisto Edgar Rice Burroughs? Ĉu matena rigardo al spegulo donis al li ideon skribi romanon pri kunvivo kun simioj?

 

2016-09-01 je la 0:49

Ĉu vi scias, ke la 31-an de aŭgusto 161 naskiĝis romia imperiestro Komodo. Kiom stranga tempo, se peco de meblo povis fariĝi tiom grava en historio!

Císař Commodus jako Herkules

2016-08-31 je la 0:35

Ĉu vi scias, ke la 30-an de aŭgusto 1797 naskiĝis angla verkistino Mary Shelley? Kiom teruran infanecon ŝi devis havi, se ŝi poste kapablis skribi romanon Frankenŝtejno?

Dosiero:MaryShelley.jpg.jpeg

2016-08-30 je la 1:02

Ĉu vi scias, ke la 29-an de aŭgusto 2003 estis prezentita unua verzio de tujmesaĝilo kaj interreta telefono Skype? Telefonu al ĉiuj amikoj por provi, ĉu la sistemo bone funkcias!

 

 

2016-08-29 je la 0:21

Ĉu vi scias, ke la 28-an de aŭgusto estas Nokto de vespertoj? Sed Vespero de vespertoj sonus pli bele, ĉu ne?

n5

2016-08-28 je la 0:45

Ĉu vi scias, ke la 27-an de aŭgusto 1953 estis premiero de usona komedia filmo Ferio en Romo? Kiom foje vi vidis la filmon? Ĉu tio sufiĉus por esti enskribita en Guinness-libron de rekordoj, kiu samtage ankaŭ  festas naskiĝtagon?

Dosiero:Audrey Hepburn and Gregory Peck on Vespa in Roman Holiday trailer.jpg

2016-08-27 je la 0:32

Ĉu vi scias, ke la 26-an de aŭgusto 1740 naskiĝis franco Joseph-Michel Mongolfier, kiu inventis varmaerbalonon? Sed li inventis ankaŭ ŝafofrapan pumpilon! Kial damne li volis frapi tiom amindan beston?ov1

 

2016-08-26 je la 0:43
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress