BESTĜARDENO 2017
24. 2. – 26. 2. 2017
PRAGO
TRADICIA ADOPTOFESTO EN LA PRAGA BESTĜARDENO KUN GRANDA UNUBUŜAĴA KONKURSO
VENDREDO LA 24-AN DE FEBRUARO 2017
19.00 RESTORACIO “U SKŘETŮ”
SABATO LA 25-AN DE FEBRUARO 2017
11.00 – KUNVENO ANTAŬ LA PRAGA BESTĜARDENO
11.10 – LOTUMADO DE LIBERAJ BILETOJ POR LA BONULOJ, KIUJ MONSUBTENIS EMIČKAN. AĈETO DE BILETOJ POR TIUJ, KIUJ NE GAJNIS BILETON AŬ NE PARTOPRENIS LA LOTUMADON
11.20 – ENIRO EN LA BESTĜARDENON
11.30 – KOMUNA FOTADO MALANTAŬ LA ENIREJO
12.00 – KUNVENO SUR “PIKNIKA LOKO” (TIU, KIU ESTAS NOVA, SEKVU IUN “SPERTULON”)
12.00 – 12.30 PREPARO DE LA KONTRIBUAĴOJ POR LA KONKURSO PRI LA PLEJ BONA UNUBUŜAĴO
12.30 – TOSTADO KAJ KOMENCO DE LA KONKURSO
POST LA KONKURSO “PORKA TORTO”, GUSTUMADO DE GROGO EL “GRIOTKA”, TRANSDONO DE PREMIOJ POR LA PLEJ BONAJ UNUBUŜAĴFARANTOJ
LIBERA TRARIGARDO DE LA BESTĜARDENO
17.00 KOMUNA VESPERMANĜO
RESTORACIO V PODSKALÍ (Podskalská 29, Praha 2)
DIMANĈO LA 26-AN DE FEBRUARO 2017
10:00 METROHALTEJO VYŠEHRAD (perono direkto al Háje)
TOSTETO ĈE E-MONUMENTO
PROMENO AL VYŠEHRAD
VIZITO DE KAZEMATOJ
TAGMANĜO EN RESTORACIO LAŬ INTERKONSENTO
………………………………………………………………
1. Ne forgesu prepari kaj kunporti kontribuaĵojn por la “unubuŝaĵa konkurso”!!! Valoraj premioj atendas vin!
Se eblas, kunportu la unubuŝaĵojn jam pretaj, por ke ni ne perdu tempon atendante ĝis vi finkreos ilin!
2. Kunportu al la bestĝardeno trinkujon por la tostado kaj por la varma “griottrinkaĵo”!!!!
3. Se eblas, kunportu al la bestĝardeno termobotelon kun varmega akvo.
4. Ne hezitu kunporti al la bestĝardeno ŝaŭmvinon por tosti!
5. Loĝigo ne estas prizorgata, sed vi povas provi kontakti nin (e-mentalprago(ĉe)seznam.cz) kaj eble ni sukcesos trovi modestan loĝigon en propra dormosako ĉe iu membro.
6. Vojo el la bestĝardeno al restoracio v Podskalí: per buso aŭ al haltejo Trojská aŭ Nádraží Holešovce. Poste per tramo 17 al haltejo Palackého náměstí. Plue iru laŭ mapo.
7. Se vi havas iujn demandojn – skribu, telefonu!!!!!
Aliĝilon sendu kaj informojn petu: e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
…………..
ODO POR EMIĈKA
KLAKU POR VIDI FOTOJN
Komentado ne estas permesita.