4-a Tosto por Zamĉjo
Festu kun ni la
JARON DE ZAMENHOF
kaj venu partopreni la aranĝeton
4-a TOSTO POR ZAMĈJO
ÚSTÍ NAD LABEM
la 4-a de marto 2017
Kunveno: 10.30 ĉe biletvendejo de ĉefa trajnstacidomo Ústí nad Labem
Per telfero al Větruše – la tosto – pendigo de E-flago
Promeno al la urbocentro
12. 30 Tagmanĝo – restoracio LA CASITA DE ESPAŇA
Esperanto-programeroj
Promeno al “Erbenova vyhlídka”
Grimpado al belrigardturo – pendigo de E-flago
Reveno al la urbocentro
Fino laŭ vetero kaj volo de partoprenantoj
. . . . . .
Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la 8.30 ĉe la biletvendejo en Masarykovo nádraží
Tuj poste komuna aĉetado de biletoj.
Trajno:
Praha 8.53 – Ústí nad Labem 10.14
(se malfruiĝos la trajno, la kunveno en stacidomo Ústí nad Labem estos tuj post la alveno de la trajno)
. . . . . .
Se eblas, kunportu ujon por tosti (se vi havos ion, per kio eblas tosti, neniu koleros )
. . . . . .
Se vi havas iun spritan programereton aŭ pri Zamĉjo aŭ pri Esperanto, ne hezitu veni kun ĝi.
. . . . . .
Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, telefonu al +420 605 449 502
. . . . . .
Se vi planas partopreni, skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz, por ke ni sciu, kiom da lokoj rezervi por la tagmanĝo. Se vi ne anonsciĝos, ni ne povas certigi por vi lokon por la tagmanĝo.
Same skribu, se vi havas iujn demandojn!
2017-02-09 je la 12:46
Komentoj
Komentado ne estas permesita.