3-a Tosto por Zamĉjo
Festu kun ni la
JARON DE ZAMENHOF
kaj venu partopreni la aranĝeton
3-a TOSTO POR ZAMĈJO
LITOVEL
la 18-an de februaro 2017

Kunveno: 9.40 ĉe biletvendejo de trajnstacidomo ČERVENKA
Promeno al Litovel (cca 3 km)
Vizito de strato Komenského – la tosto por Zamĉjo
Kafumado en kafejo
13. 00 Grimpado al la turo de la urbodomo – pendigo de la E-flago
Tagmanĝo – restoracio Záložna
Esperanto-programeroj
Promeno al malnova ponto – Svatojánský most
Fino laŭ vetero kaj volo de partoprenantoj
. . . . . .
Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la 6.50 ĉe la biletvendejo en Hlavní nádraží .
Tuj poste komuna aĉetado de biletoj.
Trajno:
Praha 7.22 – Červenka 9.33
(se malfruiĝos la trajno, la kunveno en stacidomo Červenka estos tuj post la alveno de la trajno)
. . . . . .
Se eblas, kunportu ujon por tosti (se vi havos ion, per kio eblas tosti, neniu koleros
)
. . . . . .
Se vi havas iun spritan programereton aŭ pri Zamĉjo aŭ pri Esperanto, ne hezitu veni kun ĝi.
. . . . . .
Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, telefonu al +420 605 449 502
. . . . . .
Se vi planas partopreni, skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz, por ke ni sciu, kiom da lokoj rezervi por la tagmanĝo.
Same skribu, se vi havas iujn demandojn!
2017-01-30 je la 15:20