Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

2-a Tosto por Zamĉjo

Festu kun ni la 

JARON DE ZAMENHOF

kaj venu partopreni la aranĝeton

2-a TOSTO POR ZAMĈJO

 Plzeň

 la 28-an de januaro 2017

zam2

Kunveno: 11. 00 en suba halo ĉe la ĉefa enirejo de la ĉefstacidomo Plzeň

Vizito de “Kopeckého sady” (loko de fondiĝo de Pilzena klubo) – la tosto por Zamĉjo

Grimpado al la turo de la Katedralo de sankta Bartolomeo – pendigo de la E-flago

plz

Tagmanĝo en restoracio (la loko estos precizigita)

Esperanto-programeroj

Promeno tra la urbo

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la 8.30 ĉe la biletvendejo en Hlavní nádraží .
Tuj poste komuna aĉetado de biletoj.
Trajno:
Praha 9. 12  – Plzeň 10.49
(se malfruiĝos la trajno, la kunveno en ĉefstacidomo Plzeň estos tuj post la alveno de la trajno)
. . . . . .
Se eblas, kunportu ujon por tosti (se vi havos ion, per kio eblas tosti, neniu koleros :-) )
. . . . . .
Se vi havas iun spritan programereton aŭ pri Zamĉjo aŭ pri Esperanto, ne hezitu veni kun ĝi.
. . . . . .
Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, telefonu al +420 605 449 502
. . . . . .
Se vi planas  partopreni, skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz, por ke ni sciu, kiom da lokoj rezervi por la tagmanĝo. 
Same skribu, se vi havas iujn demandojn!

čr

2017-01-20 je la 13:40

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 17-an de julio 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress