La 3-an de septembro 2016 okazis renkontiĝo de bicikloturistoj ĉe rigardturo Milíř, proksime de vilaĝo Vysoká nad Labem en regiono Hradec Králové.
La rigardturo estas preskaŭ nova (2013) kaj ankaŭ pro tio estis taŭga kiel nia celo.
Renkontiĝo estis intencita tiel, ke la partoprenantoj atingu la lokon per propra traceo, laŭ iliaj fortoj kaj sur la loko renkontiĝus kun aliaj samideanoj.
Ĉefe dank´ al membroj de grupo E-mental´ atingis nombro de partprenantoj 7. El rigardturo ili povis admiri nian ebenaĵon, proksimajn montarojn kaj profundan arbaron. Post tio ili plenumis kvizon, trinkis kaj babilis. Sekvis grupa biciklado al Pardubice, kie la aranĝo finis.
Se partoprenantoj vidis novajn lokojn, kiujn ili ĝis nun ne vizitis kaj estis kontentaj kun la aranĝo, ne povas esti pli bona premio por mi, kiel organizanto.
Sekva bicikloturista renkontiĝo venos verŝajne printepme. Ladislav Hakl
Komentado ne estas permesita.