Ĉu vi scias, ke la 8-an de aŭgusto 1947 oficialiĝis flago de Pakistano? Kiom da Esperantistoj tie vivas, se ili havas tiukoloran flagon?
![]()
Ĉu vi scias, ke la 6-an de aŭgusto 1965 eldonis muzikgrupo Beatles diskon “Help”? Ĉu iu volus helpi al insektoj?

Dum la 101-a Unuversala Kongreso en Nitra povis partoprenantoj spekti premieron de filmita teatraĵo Konkero de la Norda poluso kun Esperanto-subtekstoj, kiu estis akompanata per klarigaj vortoj de tradukintoj, kiuj certe ne hazarde estas ankaŭ membroj de E-mental´. (Legi pli…)
Ĉu vi scias, ke la 5-a de aŭgusto estas Internacia tago de Biero? Interese estas, ke iniciato de la festo estas de Kanado. Kial ne de Ĉeĥio, kie ni ja havas la plej bonan bieron en la mondo!
Dum la 101-a Universala Kongreso en Nitra estis nomita kiel Honora Membro de UEA E-mentala ministro por defendo de Esperanto Petr Chrdle. Gratulon al li! (Legi pli…)
Ĉu vi scias, ke la 4-an de aŭgusto 2013 estas en Hungario tiom varmege, ke tiu, kiu skribas ĉi frazojn ne kapablas ion ajn elpensi? Do bonvolu iu sendi iun refreŝigilon, aŭ ankaŭ morgaŭ vi ne scios, kion vi ne scias.
Grandan dankon al ĉiuj E-mentalanoj, kiuj donacis tasojn por gufujo, kiu la unuan fojon aperis dum Universala kongreso. (Legi pli…)
Ĉu vi scias, ke la 3-an de aŭgusto 1932 usona fizikisto Carl David Anderson kiel la unua observis pozitronon? Ĉu ĉirkaŭ li ne estis sufiĉe da belaj knabinoj por rigardi?
![]()
E-mentalanoj vigle partoprenis la 101-an Universalan kongreson, kiu okazis la 23 — 30 de julio 2016 en Nitra. (Legi pli…)